Preĝejo Sankta Triunuo (Zalaháshágy)
Preĝejo Sankta Triunuo | ||
---|---|---|
La preĝejo en Zalaháshágy
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Zalaháshágy | |
Geografia situo | 46° 53′ 11″ N, 16° 37′ 49″ O (mapo)46.88636888317216.63016328549Koordinatoj: 46° 53′ 11″ N, 16° 37′ 49″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Zalaegerszeg | |
paroĥo | zorgado el paroĥo de Salomvár | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romaniko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 400 personoj | |
Alto | 23 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zalaháshágy.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo konstruiĝis supozeble depost invado de la tataroj (1242). En fino de la 13-a jarcento oni konstruis la turon kaj okazis gravaj trakonstruoj. En la 16-a jarcento la protestantoj okupis la kirkon kaj uzis ĝin ĝis reokupo de la katolikoj en 1737. En tiu periodo ankaŭ la turkoj faris detruojn. En 1690 la turo kaj la sanktejo estis ruina. En 1746 oni konstruis barokan sanktejon, same larĝan, ol la navo. Triumfarko dividas la sanktejon de la navo. En 1860 oni konstruis sakristion kaj enmurigis la romanikan enirejon, fine oni konstruis pli novan enirejon. En 1863 Flóris Ferenc Rómer ekzamenis reliefon, kiu estas tre malofta kaj eble estas pli malnova, ol la kirko mem. Ĝi prezentas drakojn. La orgeno ekfunkciis en 1923. En 1975 arkeologoj trovis enmuritajn romanikajn fenestrojn. En 2006 restaŭroj okazis, ekde tiam pli bone estas videblaj la romanikaj partoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo, sur montetopinto. La fasado tuŝas la trotuaron, sed la ceteraj partoj situas en korto. Ankaŭ ŝtona kruco kaj monumento pri falintoj estas videblaj en la korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, ĉe piedo de la turo la enirejo funkcias. La navo finiĝas en kvadrata absido. Ĉe la finaj anguloj po unu pilieroj apogas la absidon. Interne la altara bildo prezentas Sanktan Triunuon.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj