Preĝejo Vizito de Maria (Etyek)
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Etyek
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Etyek |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Budaörs |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Rieder |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1814–1816 |
Specifo | |
Longo | 34 m |
Larĝo | 14 m |
Alto | 43 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Etyek, Hősök tere |
La preĝejo Vizito de Maria estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Etyek (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la samnoma kirko okazis inter 1332-1337. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis. Depost la turka erao la katolikoj refondis la paroĥon kaj uzis la malnovan kaj malgrandan didomon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1814-1816. La orgeno estis kreita en 1899.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en centro de la komunumo sur holmo en korto. En la korto troviĝas ankaŭ statuoj, monumentoj kaj tomboŝtonoj. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas kun bulboforma turpinto. La fasado havas ankaŭ po 1 niĉojn kaj rondan fenestron. La navo finiĝas en rektangula absido, same alta, sed pli mallarĝa, ol la navo. Al la maldekstra flanko sakristio aliĝas. Interne temo de la ĉefaltara bildo estas Vizito de Maria, krome en la sanktejo estas aliaj 3 pentraĵoj pentritaj de Károly Jakobey.
Kermeso okazas la 2-an de julio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Flanka vido
-
Interna vido
-
Aerfoto