Preĝejo Reĝino de Rozario (Zugló)
Kirko Reĝino de Rozario | |
---|---|
Kirko Reĝino de Rozario en Zugló
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Zugló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Dato de konsekro | 1915 |
Konsekrinto | János Csernoch |
Statuso | paroĥa kirko |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1912–1915 |
Specifo | |
Enhaveco | 4000 |
Longo | 47 m |
Larĝo | 30 m |
Alto | 67 m (turo); 22 m (navo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Reĝino de Rozario estas romkatolika impona konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Zugló.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dominikanoj alvenis en 1903, kiuj konstruis kapelon post 2 jaroj en tiu ĉi loko. En la fruaj 1910-aj jaroj ili konstruis la nun videblan preĝejon kun monaĥejo. La paroĥo estis establita en 1919. La dominikanoj estis forigitaj en 1951, ili rajtis reveni en 1989, fine ili transdonis la kirkon al la diocezo en 2007. En 1977 incendio okazis, eĉ la orgeno cindriĝis, poste la interna parto estis rekonstruita. En 2009 la plena kirko renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas laŭ stratangulo laŭ la trotuaroj. Laŭ la ĉefvojo estas videbla la fasado kun du turoj kaj ĉefenirejo. La maldekstra turo estas pli alta, ol la alia. La navo formas latinan krucon, la absido estas duonronda. Interne post la enirejo granda ligna kruco etendiĝas, kion oni portis perpiede de Tirolo en 1930. La ĉefaltaro estis skulptita el marmoro, kie estas videbla Reĝino de Rozario kun Jesuo kaj Domingo de Guzmán. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Domingo de Guzmán kaj Margareta de Hungario. Super la flankaltaroj grandaj freskoj estas videblaj el la 1940-aj jaroj.
Kermeso okazas en la unua sabato de oktobro. Foje okazas koncertoj en la kirko pro la altnivela orgeno kaj akustiko.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare Arkivigite je 2019-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare[rompita ligilo]
- hungare
- video