Róbert König

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert König
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1951 (1951-11-03)
en Székesfehérvár
Morto 27-an de januaro 2014 (2014-01-27) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo grafikisto
vdr

Róbert König, laŭ hungarlingve kutima nomordo König Róbert estis hungara grafikisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo kelkfoje estis legebla kiel Kőnig.

Róbert König [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1951 en Székesfehérvár, li mortis la 27-an de januaro 2014 supozeble en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert König frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris jaron en presejo, fine li akiris grafikistan diplomon en Belarta Altlernejo en 1975. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Raszler kaj Tibor Rozanits. Post siaj studoj li ekinstruis en la altlernejo. Inter 1976 kaj 1979 (poste en 1984) li havis stipendiojn, intertempe en 1978 li edziĝis. Helpe de la stipendio li studvojaĝis al Italio, baldaŭ al Sovetunio, Orienta Germanio, Ĉeĥoslovakio, Norvegio. En la studjaro 1993 li instruis en reĝa akademio de Hago. En 2003 li akiris sciencan gradon DLA, en la sekva jaro habilitiĝo okazis. Li ricevis premiojn inter 1989-2013. Libertempe li okupiĝis multe pri la germana minoritato en Hungario, ankaŭ pri bredado de ĉevaloj.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hyppomagia
  • Téli táj (akvaforto)
  • Lovak (linoleumografiaĵo)
  • Fügefa (litografiaĵo)
  • Nyomdában (linoleumografiaĵo)
  • murpentraĵo en Bóly
  • Cirkusz (akvaforto)
  • Dort drunt an der Donau (linoleumografiaĵo)
  • Kőtenger (1999, linoleumografiaĵo)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]