Róbert Reiter
Róbert Reiter | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de junio 1899 en Timișoara | ||||
Morto | 17-an de decembro 1989 (90-jaraĝa) en Timișoara | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Alma mater | teoria mezlernejo „Nikolaus Lenau" vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
REITER Róbert (rajter) hungarlingva, germanlingva poeto, tradukisto, lokhistoriisto, redaktoro, dramaturgo naskita en Temeŝvaro, 6-a de junio 1899 kaj mortinta samloke la 17-an de decembro 1989). Post 1949 li publikis sub nomo Franz Liebhard. En tiu nomo li aperigis sian unuan poemvolumon en 1942 (Schwäbische Chronik). Ekde 1926 li ne publikis plu en hungara lingvo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La mezlernejon Róbert Reiter finis en sia naskiĝurbo. Kiel studento li redaktis en 1916 la studentrevuon Holnap (Morgaŭ). Li studis germanistikon en Budapeŝto kaj post 1919 en Vieno. Dum siaj studentjaroj li publikigis poemojn, estetikajn studojn, prozaĵojn, tradukaĵojn el germanaj kaj francaj aŭtoroj en Pester Lloyd, en Volkswille kaj en avangarda revuo Ma (Hodiaŭ) redaktita de Lajos Kassák. En Temeŝvaro en 1919-20 li kunlaboris, poste redaktis la oficialan publikaĵon de socialdemokrata partio Munkáslap (Laboristĵurnalo). Liajn poemojn, artikolojn publikis Ébredj!, Temesvári Hírlap kaj (kun subskribo Német Mihály) Napkelet de Kluĵo. Poste li iĝis redaktoro de Banater Deutsche Zeitung kaj pli poste li gvidis la literaturajn rubrikojn de Südostdeutschen Tageszeitung, respektive de Ausgabe Temeschburg. Je la fino de la dua mondmilito oni portis lin en Sovetunion. Ekde 1949 li estis kunlaboranto de Temesvarer Zeitung, Banater Schrifftum, Neuer Weg, Volk und Kultur, Neue Literatur, Neue Banater Zeitung. Inter 1953-1968 li estis literatura sekretario de Temeŝvara Ŝtata Germana Teatro. En siaj lastaj jaroj li denove publikis ankaŭ hungare en Szabad Szó de Timişoara, en Művelődés kaj en A Hét. Li tradukis en hungaran lingvon interalie verkojn de Arthur Rimbaud, Ivan Goll, Marcel Martinet, Henri Guilbeaŭ, Marcel Lecomte, August Stramm, Karl Olten, Ludwig Rubiner, Johannes R. Becher, Tu Fu, Pa-Lo-Thien, Franz Jung, Hans Suschny. Li tradukis en germanan lingvon la poemojn de Újvári Erzsi, Mácza János, Barta Sándor kaj Lajos Kassák.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Franz Ferch, ein Banater Maler (Tv. 1940);
- Schwäbische Chronik (1942; noveldono 1952);
- Cei şapte din Jimbolia (tradukaĵo de Petre Solomon, 1954);
- Der Türkenschatz (1958);
- Glück auf! (1959);
- Die schönsten Gedichte (1964);
- Menschen und Zeiten (1970);
- Miniatura aus vier Jahrzehnten (1972);
- Aurul înălţimilor (tradukaĵo de Ion Horea, 1975);
- Banater Mozaik (1977);
- Temesvarer Abendgespräch (Tv. 1978).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Kassák Lajos: Az izmusok története. Bp. 1972.
- Anavi Ádám: Köszöntjük Franz Liebhardot. Igaz Szó 1974/6.
- Franyó Zoltán: Franz Liebhard 75 éves. Művelődés 1974/7.
- Méliusz József: R. R., avagy a költészet egy lehetősége. A Hét 1974/24. Denovpublikite: Kávéház nélkül. 1977. 246-255;
- Méliusz József:Hazahozunk egy költőt . Korunk Évkönyv 1981.
- Endre Károly: Köszöntő. Szabad Szó (Tv. 1979. jún. 10.). denove en Örök megújhodás (1988)
- Szekernyés János: Köszöntjük a nyolcvanöt éves F. Liebhardot. A Hét 1984/25,
- Szekernyés János: Az avantgardizmustól a helytörténetig. Beszélgetés R. R.-tel. Ezredvég, Tv. 1990/1.
- K. T.: Búcsú a kétnyelvű költőtől. Ezredvég 1990/1.