Racibórz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Racibórz
germane: Ratibor, ĉeĥe: Ratiboř, silezie: Raćibůř
urbo
Urbocentro
Oficiala nomo: Racibórz
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Racibórz (urba tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio
Rivero Odro
Situo Racibórz
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 31″ N 18° 13′ 11″ O / 50.09194 °N, 18.21972 °O / 50.09194; 18.21972 (mapo)
Areo 74,96 km² (7 496 ha)
Loĝantaro 56 919 (2008)
Denseco 759,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 845
 - urbaj rajtoj 1217
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-400 ĝis 47-445
Telefona antaŭkodo +48 32
Aŭtokodoj SRC
TERYT 2244511011
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Administra divido de Racibórz
Administra divido de Racibórz
Administra divido de Racibórz
Vikimedia Komunejo: Racibórz
Retpaĝo: www.raciborz.pl
La urba ofico
Aŭtobusa stacidomo

Racibórz (prononco: Raĉibuŝ) estas urbo kun 63000 loĝantoj, situanta en Supra Silezio, en Silezio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Racibórz en distrikto Racibórz.

Burgo Racibórz, ŝirmanta transporton trans rivero Odro kaj situanta en komerca vojo kondukanta tra Moravia pordego en Pollandon, ekzistis jam en la 9-a jarcento. Ĝi situis en vojkruciĝoj de vojoj el Bohemio kaj Moravio ĝis Krakovo, al Rusio kaj en Silezion. Laŭ malnovpolaj anoncoj Racibórz estis ĉefurbo de familio Gwadidoj. Ĝi estas menciata en kroniko de Galius Anonimus, kie troviĝas informo pri konkero de la burgo Racibórz en la jaro 1108 de kavaliro Bolesław Kurbobuŝa, pli poste ĝi estas menciata kiel kastelana burgo kaj ekde la jaro 1172 kiel ĉefurbo de princlando kun Mieszko la 1-a sur trono. Racibórz elkreskis al forta averta burgo – dufoje en la jaro 1241 ĝi alfrontis al tataraj atakoj, al kiuj malvenkis eĉ Krakovo. En la jaro 1299 pro volo de princo Przemysław transprenis regadon en Racibórz loka administrantaro. La 13-a jarcento estis tempo de elasta evoluo kaj kultura divido en aliajn polajn landojn.

En la princa monerstampejo estis stampata la unua monero kun pola surskribo „Milost“, kaj en monaĥejo de dominikanoj Wincent el Kielec, aŭtoro de himno pri sankta Stanisław „Gaude Mater Polonia“ enskribis en la kronikon la unuan polan frazon. La nomo de la loko devenas el slava nomo Racibor. Germanigita formo de la nomo sonis „Ratibor“. La konvena situo influis al rapida evoluo de la urbo. Estiĝis grandaj deponejoj de salo. Ĉi tie okazis la plej grandaj foiroj kun varo en Silezio (provinco de Pollando). Evoluiĝintaj estis metioj, precipe drapproduktado kaj teksproduktado.

En la 1-a duono de la 14-a jarcento tio estis la plej dense loĝata loko en suda Silezio. En regado de Piastidoj Racibórz pludaŭris ĝis la jaro 1336. Tiam la urbon transprenis Přemyslidoj el Opava. Dum ilia regado Racibórz sukcesis aĉeti kontraŭ granda sumo de monoj heredan vojevodion en la loko. La transakcio okazis antaŭ 1413 uzante kiel pagilon helerojn racibórzajn – ambaŭflanke stampata arĝenta monero. Tiutempe estis ankaŭ solvita kompetencoj de la urba administrantaro, kiu krom alia akiris rajton de elekto de urbestro, administranta regadon plenumanta en la urbo.

Post senida morto de Valenta Přemysl en 1521, regadon super princlando racibórza transprenis princo opola Jan la 2-a Bona el suprasilezia linio de Piastoj. Eldoninte en 1531 la tn. privilegion de Hanusz, la reganto markis Racibórzon, apud Opole, la lokon de regiona administrantaro kaj ankaŭ lokon de omaĝoj al reĝo de Bohemio.

En la jaro 1551 poste komune kun Reĝlando Ĉeĥa Racibórz enfalas sub regadon de Habsburgoj. Dum la tridekjara milito en la 17-a jarcento Racibórz estis kelkfoje neniigata. En 1683 la loĝantoj preparis varman bonvenon al reĝo Jan la 3-a Sobieski, marŝanta kun viena helpo.

Post prusia-aŭstria milito je Silezio (provinco de Pollando), Racibórz estis en duono de 18-a jarcento donita en Reĝlando Prusia. Tiam okazis evoluo de ekonomio de la urbo, precipe rapida post konstruado de fervojo en la jaro 1846, kiu du jaroj post tio kunigis Berlinon tra Racibórz kun Vieno. Estis ĉi tie fosata erco, kiu estis gisata en gisejoj. Pli malfrue evoluis metalindustrio. En la unua dekjaro de la 20-a jarcento nombro de loĝantoj ekkreskis al 39 mil.

Kastelo de Piastoj

En la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj en la 20-a jarcento la urbo estis centro de poleco. Funkciis ĉi tie krom alia Kompanio Pola-Suprasilezia (18861939), pola biblioteko, Domo de Pollando „Tegmento“ (pollingve „Strzecha“), aperis polaj gazetoj.

La loĝantoj partoprenis en tri sileziaj ribeloj. La rezultoj de plebiscito en 1921 decidis, ke Racibórz restis en germana ŝtato. Limo inter Pollando kaj Germanio kondukis proksime de la urbo. Plu funkciis polaj organizoj kaj asocioj kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj. Aktive agadis Ligo de poloj en Germanio, kooperativoj „Kamparano“ kaj „Ĝardenisto“, Popola Banko. Plu floris vivo en la centro de kulturo „Tegmento“.

Poloj ekloĝis precipe en ĉirkaŭaj vilaĝoj. En la urbo mem dominis germanoj. Rilatoj inter ambaŭ nacioj evoluis en harmoniigo ĝis la tempo de Kulturkampf, te. ĝis la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento. Pri forto de la pola elemento atestas krom alia fakto, ke prusia administrantaro publikis ordonojn en la pola lingvo kaj oficistoj devis estri tiun ĉi lingvon.

Politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en Eŭropo post la unua mondmilito, renaskiĝo de la ŝtato kaj ribelo en ĉeĥoslovaka ŝtato, kaŭzis falon de la signifo de Racibórz kiel la urbo situanta en gravaj vojoj de komunika kaj industria centro. La ĝisnunaj limoj de la ŝtatoj deŝiris ĝisnunajn ligojn ekonomiajn, kunigantaj la tutan regionon.

La loĝantoj de Racibórz ne estis favoruloj de faŝismo, pri kio atestas raportoj de hitlera politika polico. Viktimoj de reprezalioj fariĝis same polaj kaj germanaj loĝantoj de racibórza regiono. Laŭ opinioj de usonaj sciencistoj, sinteno de antifaŝistoj el Racibórz malhelpis estiĝon de germana atombombo, kaj nome jam en la jaro 1942. Ili falsigis ĥemikan deponejon de blokoj el grafito, kreataj en Plania Werke.

En la tempo de hitlera okupacio en Racibórz laboris ok taĉmentoj de laborantaj militkaptitoj el Britio, Francio, Sovetunio kaj Italio. Ekzistis same malfacila karcero kaj tendaro por elhejmigitaj poloj kaj ankaŭ tri labortendaroj. Komence de la jaro 1945 trairis tra la urbo kolonoj de arestitoj, evakuitaj el la labor-koncentrejoj antaŭ proksimiĝanta batalfronto. La 31-an de marto de 1945, konkerita post malfacilaj bataloj de soveta armeo, Racibórz estis detruita. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 80 % de loĝdomoj, grandaj publikaj konstruaĵoj kaj industriaj bazoj estis neniigitaj. Dum la unuaj du monatoj revenis en la urbon apenaŭ 3 mil loĝantoj. Pli malfrue ili plinombriĝis, ekloĝis reenpatrujigitoj el aliaj regionoj de Pollando. En la unua postmilita dekjaro la urbo restis rekonstruita, kaj en la sekvantaj jaroj – konstruata. Komenciĝis konstrui domoj por loĝantoj inkluzive de kultura kaj socia infrastrukturoj. La urbo estis kreskanta. En la jaro 1975 estis kunigita kun Racibórz najbaraj vilaĝoj: Markowice, Sudół, Miedonia kaj Brzezie. La 8-an de julio de 1997 Racibórzon trafis la plej granda inundo en jarcento. La 21-an de junio de 2001 Racibórz kiel la unua urbo en Pollando kaj Eŭropo akiris certifikaton ISO 14001.

Vidu ankaŭ

Esperanto en Racibórz

En tiea Unuiĝo de Katolikaj Junuloj Klemens Wieczorek parolis la 9-an de aŭgusto 1925, komisie de laborunuiĝo por popolklerigo pri Esperanto kiel organizilo por la katolika gejunularo. La Laborunuiĝo por Popolklerigo komencis kurson gvidita de Wieczorek.

La 2-a de decembro 1932 kunvenis 20 personoj por Esperanto-kurso. Gvidanto estis la jam pensiita fervojofisisto Klemens Wieczorek, kiu malfermis la kurson dankante al la magistrato pro la senkosta disponigo de instruĉambro en Jugendheim. La kurso okazis ĉiun vendredon.

Famuloj ligitaj kun la urbo

Ĝemelaj_urboj

Eksteraj ligiloj