RegioTriRhena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RegioTriRhena estas trilanda platformo de politika kunlaboro en la regionoj de la sudo de la Supra Rejno, kiu inkludas urbojn de Colmar, Frajburgo, Mulhouse, Lörrach kaj Bazelo. Ĝi grupigas urbojn, grupiĝojn de komunumoj, sed ankaŭ de la ekonomiaj organizoj, superaj instruaj institucioj kaj asocioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konsilio RegioTriRhena estis kreita en 1995 je la iniciato de la tri asocioj Regio Basiliensis, Regio du Haut-Rhin kaj RegioGesellschaft Schwarzwald-Oberrhein kaj konstituita en asocio laù germana rajto en 2003.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Organizo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu nacia delegacio konsistas el 25 membroj maksimume, do sume 75 membroj por la konsilio. Tiuj lastaj certigas la aktivecojn de la konsilio kaj ĝia financado. La organoj de la konsilio RegioTriRhena estas la ĝenerala asembleo (kiu okazas 2 fojoj po jaro), .

Tiu eŭropa spaco etendas sin je proksimume 8 700 km² kaj enhavas 2,3 milionojn da loĝantoj. Oni observas pli ol 40 % da landlimaj laboristoj proksime de la ETB (Eurodistrict Trinational de Basel) plimulte da dulingvanoj ĉe la alzaca flanko. La Eŭropaj regionoj jam favoris multnombrajn grandajn projektojn kiel la flughaveno de Bazelo-Mulhouse-Friburgo. Aliaj projektoj temas pri la daŭripova disvolviĝo, por la konservado kaj la plibonigo de la kvalito de vivo, la konservado de la historia kaj kultura heredo, la profesia kaj universitata formado en la celo de eŭropa kunlaboro ĉiam pli dinamika. Estas same organizitaj de la eŭropa regiono per foiroj, salonoj, kongresoj kaj konferencoj.

Dum 15 jaroj la oficejoj de turismo de Bazelo, Colmar, Mulhouse kaj Friburgo kunlaboris aktive kun la EuroAirport Bazelo-Mulhouse-Friburgo. Kadre de la programo de promocio en 2005, naskiĝis la turisma retejo samnoma. Tiu projekto, en kiu Bazelo-Kamparo estis akceptita kiel membro, estas promociita de Eŭropa Unio pere de la programo Interreg 3a. La projekto estas financita per Eŭropa Unio kaj la Svisa Konfederacio.

La celo de tiu projekto estas promocii la turismon en la landlima regiono, tiel al la natura nivelo, kultura, gastronomia, ktp. La turisma propono de la Regio prezentas multe da komunaj karakteristikoj, same kiel de la perfekte komplementaj elementoj, kiel la riĉa kultura heredaĵo kaj la gravaj muzeoj (teknikaj muzeoj de Mulhouse kaj la Muzeo de Arto de Bazelo), de la kutimoj kaj de la tradicioj (merkatoj de Kristnasko kaj karnavaloj), de la historiaj centroj perfekte konservitaj (Colmar), de la pejzaĝoj (kantono de Bazelo-Kamparo), klimato, gastronomio kaj de la vinoj, ktp.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de tiu areo estas:

  • Freiburg-am-Brisgau : 230.940
  • Bazelo : 173.863
  • Mulhouse : 108.312
  • Colmar : 68.682
  • Lorach : 49.303
  • Rhinfelden : 32.000
  • Weil-am-Rhein : 30.175
  • Waldshut-Tiengen : 23.674
  • Saint-Louis : 22.413
  • Aarau : 21.726

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperanto-parolantoj de RegioTriRhena jam festas kune la Zamenhof-tago ĉiujn decembrojn de pli ol 30 jaroj, ili renkontiĝis en iu urbo laŭ la tabelo sube :

Jaro Urbo/loko Lando
1989 Mulhouse  Francio ĉe Hotel Balladins - loto-ludo -skeĉo - marionetoj de Nevenka Imbert Kroatio
1990
1991 Freiburg  Germanio Festo de la 100-jariĝo de la Frajburga Esperanto-grupo ĉe Akropolis : skeĉoj
1992 Mulhouse  Francio
1993 Bazelo   Svislando
1994 Freiburg  Germanio Vizito de la Katedralo - Prelego pri UK de Seulo (Frank Stocker)
1995 Wintzenheim  Francio Prelego pri Vjetnamio - Prezento de nova asocio TAKE - filmo Ŝpuro de la Avo - Manĝo al "Au Bon Coin"
1996 Bazelo   Svislando pri la nova eŭroregiono RegioTriRhena
1997 Freiburg  Germanio
1998 Mulhouse  Francio
1999 Bazelo   Svislando
2000 Freiburg  Germanio Prelego pri Siberio (Frank Stocker) - Debato pri lingvo-politiko (Bernd Finger)
2001
15.12
Ruelisheim  Francio Prezento de 87a UK Fortalezza - Ludoj kun Aneta Ubik - Vespermanĝo ĉe Auberge du Chêne.
2002 Bazelo   Svislando Prelego pri Japanio
2003 Freiburg  Germanio Vizito de Radio Dreyeckland - Krisnaska-Bazaro - Prelego pri Krakovo (Jochen Wagner)
2004 Battenheim  Francio Spertoj, fotoj pri la vojaĝo en Ĉinio, UK
2005 Bazelo   Svislando Festo de la 100-jariĝo de ESB (Esperanto Societo Basel) Andy Kunzli prelegis pri ĝia historio.
2006 Freiburg  Germanio Vizito de urbo-kvartalo "Vauban" - Ekspozicio de desegnoj de infanaj esperantistoj "Abio de Espero"
2007 Rixheim  Francio prelego pri la Esperanta Civito (Giorgio Silfer)
2008 Bazelo   Svislando
2009 Freiburg  Germanio
2010 Village-Neuf  Francio
2011 Weil am Rhein  Germanio
2012 Freiburg  Germanio Vizito de Kvartalo Riesefeld kaj moderna Preĝejo Sankta Magdalena (Freiburg) - Kunveno ĉe Treffpunkt
2013 Mulhouse  Francio Vizito de Kristnaska bazaro - diversaj placoj kun ĉiĉeronado - ekspozicio pri teksaĵo - Tagmanĝo ĉe Maison du Temps Libre
2014 Bazelo   Svislando Vizito de muzeo pri muzik-aŭtomatoj kaj kunveno ĉe Restoracio Saigon Palast
2015 Freiburg  Germanio 4 Prelegoj ĉe Treffpunkt - interalie pri novaj tradukitaj poemoj en esperanto pri verkistino Sylvie Reff
2016 Wintzenheim  Francio Vizito de Muzeo Albert Schweitzer en Gunsbach - Tagmanĝo kaj renkontiĝo en Wintzenheim-La Forge
2017 Bazelo   Svislando Vizito de Kvartalo Gundeldingerfeld kaj renovigita fabriko Sulzer en komerca centro.Manĝ-kunveno ĉe "Soup and Chili"
2018 Freiburg  Germanio Vizito de la Colombi-kasteleto - Kafumado ĉe Treffpunkt
2019 Mulhouse  Francio
2020 Rete
2021 Bazelo   Svislando Vizito al alternativa kvartalo Erlenmatt - Tagmanĝo kaj kunveno ĉe Riehenring-strato
2022 Freiburg  Germanio [1]
2023
16.12
Belfort  Francio 4 Prelegoj (Grain de sel 90, Historio de Teritorio de Belfort,Benkegoj..)

Komuna Tagmanĝo "Moncafé" - Vizito de la Historia Muzeo - la Leono de Belfort

fontoj: Sud-Rejna Kuriero

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]