Metropola regiono Rhein-Neckar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regiono Rejno-Neckar)
Metropola regiono Rhein-Neckar
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio

- koordinatoj49° 26′ 38″ N, 8° 28′ 32″ O (mapo)49.4437611111118.47565Koordinatoj: 49° 26′ 38″ N, 8° 28′ 32″ O (mapo)
Areo5 637,78 km² (563 778 ha) [+]

Loĝantaro2 379 176 [+] (31-a de decembro 2015)
Denseco422,01 loĝ./km² [+] [+]

Metropola regiono Rhein-Neckar (Tero)
Metropola regiono Rhein-Neckar (Tero)
la Metropola regiono Rhein-Neckar

Metropola regiono Rhein-Neckar (Germanio)
Metropola regiono Rhein-Neckar (Germanio)
DEC

Map
Metropola regiono Rhein-Neckar

Vikimedia Komunejo:  Rhein-Neckar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo ene de Germanio
Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale
mapo de la regiono

La metropola regiono Rhein-Neckar (germane Metropolregion Rhein-Neckar) estas urbeca regiono en la triangulo de la tri federacia lando Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. La ekonomia regiono, kiu ampleksas 2,4 milionojn da loĝantoj kaj estas la sepa plej granda urbeca regiono de Germanio, ekde aprilo 2005 konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. Ene de Baden-Virtembergo ĝi estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando kaj la baden-virtemberga parto troviĝas ene de la distriktaro Karlsruhe, en la nordo de la lando.

La regiono konsistas

en Baden-Virtembergo el la

eksterdistriktaj urboj

kaj la distriktoj

en Hesio el la distrikto

topografia mapo de la regiono

en Rejnlando-Palatinato el la

eksterdistriktaj urboj

kaj la distriktoj

Administra centro estas la urbo Mannheim.

La teritorio kovras areon de 5.637,78 kvadrataj kilometroj, kaj en la regiono vivas proksimume 2,36 milionoj da loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 418 loĝantoj po km². La kunfluejo de la riveroj Rejno (germane Rhein) kaj Neckar troviĝas ene de la areo kaj ambaŭ riveroj donis sian nomon al ĝi.

Laŭ siaj limoj la regiono korespondas al la historia regiono Kurpfalz, kies nomon ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento interalie alprenis regiona junulara Esperanto-ligo kun anoj el ĉiuj partoj de la regiono - Esperanto-Junularo Kurpfalz.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La favora situo en la eŭropa urbozono inter la metropolaj regionoj ĉirkaŭ Frankfurto ĉe Majno norde kaj Stutgarto sude kun bonaj trafikaj konektoj al ĉiuj direktoj igas la regionon altira loko por entreprenoj. En la teritorioj troviĝas pluraj grandaj industriaj kaj servaj konzernoj, interalie la kemia konzerno BASF en Ludwigshafen, la firmaoj Daimler AG, John Deere kaj ABB en Mannheim, Heidelberger Druckmaschinen AG kaj Heidelberger Zement en Hajdelbergo kaj la komputil-programejo SAP en Walldorf plus la asekura konzerno MLP en Wiesloch. Dum majo 2007 en la regiono 6,4 procentoj de la loĝantoj inter 18 kaj 65 jaroj estis senlaboraj - tio estas signife sub la averaĝo de Germanio.

la katedralo de Speyer

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la regiono ekzistas multnombraj historiaj, kulturaj kaj naturaj vidindaĵoj, vasta gamo da muzeoj, teatraj kaj koncertaj eventoj. Inter la vidindaĵoj trovigas tri kulturaj heredaĵoj de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]