Reĝlando Galegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regno Galegio)
Mapo de la Reĝlando Galegio.

Regno GalegioReĝlando Galegio, en hispana Reino de Galicia, estis politika ento en la Mezepoko kiel por mallonge monarkio, dependa de la Reĝlando Leono, poste de la Reĝlando Kastilio kaj fine de Hispanio, kiel bazo por la moderna konsidero de la regiono Galegio.

La antaŭajoj de la Reĝlando Galegio datas el la 10-a jarcento, kiam Alfonso la 3-a de Asturio metis siajn filojn estre de la regado de apartaj teritorioj: nome pli aĝa García la 1-a ricevis la teritoriojn sude de la Kantabra Montaro, nome Leono; Fruela la 2-a ricevis Asturion kaj Ordoño la 2-a ricevis Galegion, kun ĉefurbo en Braga. Finfine, la tri fratoj armiĝis kontraŭ sia patro, kaj elpovigis lin sed li konservis la reĝan titolon; je lia morto en 910 sukcedis lin en la leona trono García, kiu tenis hegemoniojn super siaj reĝaj fratoj. García mortis en 914, lasante Ordoño en la leona trono, kaj tiel finiĝis la unua reĝlando Galegio. Sed ne estas interkonsento ĉu jam tiam Galegio estis regno ene de la Reĝlando Leono, nek ĉu en la regotempoj de Sancho Ordóñez, de 926 ĝis 929, kaj Bermudo la 2-a, de 982 ĝis 984.[1]

Ĉiuokaze ke nova dispartigo de la Reĝlando Leono, je la morto de Fernando la 1-a en 1065, kiam García la 2-a, lia pli juna filo, estis proklamita Reĝo de Galegio, en du periodoj, de 1065 ĝis 1071 elpostenigita de Sanĉo la 2-a de Kastilio kaj de 1072 ĝis 1073, ĝis li estis elpostenigita kaj malliberigita fare de Alfonso la 6-a de Leono, kiu nomumis sin mem kiel reĝo de Galegio. Je la morto de la malliberigita reĝo García de Galegio, en 1090, la regno Galegion oni dividis administracie en du graflandoj, kun referenco en la rivero Minjo, nome la graflando Galegio norde kaj la graflando Portugalio sude (kiu poste estos la ĝermo en 1139 de la sendependa regno Portugalio el Afonso Henriques).

La reĝo Alfonso la 6-a de Leono regis la regnon Galegion ĝis sia morto en 1109, kaj tiel li estis efektive la lasta reĝo de Galegio, kies teritorion oni re-aligis al la Reĝlando Leono, kiu en 1230, dum la regado de Ferdinando la 3-a de Kastilio, estis definitive aligita kun la Regno Kastilio, en la Reĝlandon Kastilion.

La nomon Reĝlando Galegio oni konservis dum la Antikva Reĝimo, ĝis la Teritoria divido de Hispanio de 1833, kvankam ĝi plue estis uzita honore kaj ceremonie. Kelkaj politikaj sektoroj proponis ties rekuperon kiel oficiala nomo de la nuna Comunidad Autónoma.[2][3]

Oni uzas tiun nomon ankaŭ por la regno formita de la suevoj inter la 5-a kaj 6-a jarcentoj, sur parto de la teritorioj kiuj apartenis al la romiaj provincoj Gallaecia, kaj al la nordo de Lusitania,[4], kies historio formas parton de kelkaj de la historiografiaj postuloj de galegismo kaj proksimaj tendencoj.[5][6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Reino de Galicia, en la enciclopedia GER». Arkivita el originalo la 27an de septembro 2013. Konsultita la 31an de julio 2009.
  2. El Correo Gallego, 27/06/2006, O Partido Galeguista propón Reino de Galicia
  3. Gallego, Grupo El Correo.«Reino vs Nación». www.galiciahoxe.com (en galega). Arkivita el originalo la 8an de septembro 2019. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  4. [books.google.com/books?id=aGc2GwyvuEgC&pg=PA196&dq=historia+de+Galicia&lr=&as_brr=3&hl=es&sig=9lgLud9ls80s0f6QyV_h9zkZbig#PPA196,M1 Papers presented at the Colóquio "Suevos--Schwaben",] 4a-6a de Marto, 1996, en la the Universidade do Minho en Braga, Portugalio.
  5. Carlos Barros, "Mitos de la historiografía galleguista", Manuscrits. Revista d’història moderna, nº 12, Barcelona, 1994, pp. 245-266.
  6. Alfonso Daniel Rodríguez Castelao, "Sempre en Galiza", p. 262.
  7. José RODRÍGUEZ GONZÁLEZ, Compendio de la historia general de Galicia, Santiago, 1928, p. VI.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reino de Galicia en la hispana Vikipedio.