Saltu al enhavo

René David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René David
Persona informo
Naskonomo René Joseph Alfred David
Naskiĝo 12-an de januaro 1906 (1906-01-12)
en 6-a arondismento de Parizo, Francilio, Francio
Morto 26-an de majo 1990 (1990-05-26) (84-jaraĝa)
en Le Tholonet, departemento Bouches-du-Rhône, regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, same Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pariza Fakultato de Juro - Doktoro (–1928) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juristo
franca universitata profesoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

René David - n. la 12-an de januaro 1906 en la 6-a arondismento de Parizo, Francilio, Francio, m. 84-jaraĝa la 26-an de majo 1990 en Le Tholonet, departemento Bouches-du-Rhône ("Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, same Francio - estis franca juristo kaj universitata profesoro. Ekde 1929 - li tiam estis nur 23-jara - ĝis la dua mondmilito li estis universitata profesoro en la Alpa Universitato de Grenoblo, tiam en la milito servis kiel soldato, de 1945 ĝis 1968 estis profesoro pri kompara juro en la universitato Sorbonne de Parizo kaj sekve ĝis la emeritiĝo en 1976 estis profesoro en la Universitato Aikso-Marsejlo. En 1976, la jaro de sia emeritiĝo, li honoriĝis per la Erasma premio, ĉiujara premio donita de la estraro de la fondaĵo Praemium Erasmianum en Nederlando al individuoj aŭ institucioj kiuj faris esceptajn kontribuojn al kulturo, sociosocia scienco en Eŭropo kaj la resto de la mondo.[1] Ĝi estas unu el la plej eminentaj premioj de Eŭropo. La premio estas nomita laŭ Erasmo de Roterdamo, siatempe ofte latine nomita Desiderius Erasmus, nederlanda renesanca humanisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Over Erasmusprijs ("Pri la Erasma premio"). fondaĵo Praemium Erasmianum. Arkivita el la originalo je 14-a de julio 2024. Alirita la 30-an de septembro 2024. (nederlande)