Renate Krössner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renate Krössner
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1945 (1945-05-17)
en Osterode am Harz
Morto 25-an de majo 2020 (2020-05-25) (75-jaraĝa)
en Blankenfelde-Mahlow
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Renate Krößner (foje, aparte en svisa ortografio de la germana ankaŭ literumata Krössner, n. la 17-an de majo 1945 en Osterode am Harz; m. la 25-an de majo 2020 en Blankenfelde-Mahlow) estis germana aktorino. Ŝi havis sian unuan sukceson en la rolo de popkantistino Ingrid Sommer en la DEFA-filmo Solo Sunny, kina produktaĵo de la socialisma ŝtato orienta Germanio.

Renate Krößner kreskis kiel filino de instruisto en Orienta Berlino, frekventis mezlernejon tie kaj aktore trejniĝis ĉe la Berlina Ŝtata Drama Lernejo en 1964 kun diplomo. En 1966/67 ŝi laboris ĉe la landa teatro Parchim, en 1967/68 ĉe Theater der Altmark en Stendal, en 1970/71 ĉe Theater der Bergarbeiter ("teaotro de la minlaboristoj") en Senftenberg, kaj ekde 1971 ĉe la teatro de la urbo Brandenburg an der Havel. Post tio ŝi faris gastprezentaĵojn en diversaj teatroj.

Ekde 1965 Krößner aperis en pluraj filmoj kaj televidaj teatraĵoj, interalie kiel kelnerino "Caramba" apud Manfred Krug en la malkvieta komedio Feuer unter Deck, kiu estis komence malpermesita post la foriro de Krug al Okcidento en 1977 kaj nur en 1979 en kelkaj ekzempleroj montriĝis en la kinejoj kaj estis montrita nur unufoje en la televido de la socialisma ŝtato orienta Germanio.

En 1980 ŝi ludis la ĉefrolon en la DEFA-filmo Solo Sunny. La realisma, intensa filmo alportis plenplenajn kinejojn en kaj socialisma Orienta kaj kapitalisma Okcidenta Germanio dum multaj semajnoj. Por tiu rolo, Krößner ricevis la filman premion Arĝenta Urso ĉe la kinfestivalo Berlinale en Okcidenta Berlino en februaro 1980. La aŭtoritatoj de Orienta Germanio estis malkontentaj pri la granda populareco de la aktorino, aparte en "la kapitalisma eksterlando", tiel ke de tiam ŝi ne plu ricevis ajnajn filmproponojn kaj decidis forlasi orientan Germanion kvin jarojn poste.[1] La 27-an de julio 1985, post pluraj petoj rajti forlasi la landon, Krößner ricevis la rajton forlasi la landon kune kun sia partnero, la aktoro Bernd Stegemann, kaj ŝia filo Eugen el antaŭa partnereco.

La familio translokiĝis al Duseldorfo. Nur post tri jaroj en la Okcidento ŝi komencis labori en televidaj filmoj. Nun ŝi precipe aperis en germanaj televidaj krimserioj de 1988 ĝis 2018, sed ankaŭ kontribuis al televidaj serioj de aliaj ĝenroj.

En 2005 Krößner geedziĝis kun ŝia delonga partnero Bernd Stegemann. La paro vivis en Blankenfelde-Mahlow. En la sama jaro ŝi unuafoje malsaniĝis je kancero, sed spertis sukcesan operacion. Komence de 2020, la malsano revenis, kaj ŝi mortis la 25-an de majo 2020 en la aĝo de 75 jaroj. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gunnar Decker: Sunny for ever, nekrologo en la eks-socialisma gazezo Neues Deutschland, la 27-an de majo 2020.
  2. artikolo "LEBENSLÄUFE (vivovojoj). Renate Krößner", en kultura retejo de la televida kaj radia korporacio mdr, la 19-an de novembro 2020