Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | |||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Republiek der Zeven Verenigde Provinciën, Verenigde Nederlanden | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • kolonia ŝtato • konfederacio | |||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||
Ĉefurbo: | Amsterdamo
| ||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
ĉ. 1.500.000
| ||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
La Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, ankaŭ nomata per variaj nomoj kiel Respubliko de Unuiĝinta Nederlando aŭ Unuiĝinta Nederlando aŭ Nederlanda Respubliko aŭ Ĝeneralaj Statoj (laŭ la nomo de ĝia plej supera reganta organo), estis antaŭaĵo de la nuna ŝtato Nederlando en la jaroj 1581 ĝis 1795.
La sep provincoj estis Holando, Zelando, Groningo, Utrecht, Frislando, Gelderlando kaj Overiselo. Ili ekzistas ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ senŝanĝe kiel parto de la reĝlando Nederlando. Krome ankaŭ membris, sed sen voĉdonrajto, la provinco Drento.
La unuiĝinta respubliko estis formita el la Unio de Utreĥto (kreita en 1579), kiam la norda Nederlando formale detronigis sian reganton Filipo la 2-a de Hispanio por formi sian propran regadon sub la Ĝeneralaj Statoj. Ekde 1568 ĝis 1648 ĝi batalis en la Okdekjara Milito por sia sendependeco, kiu fine estis agnoskita 1648 en la Vestfalia Paco, per kiu ĝi ankaŭ forlasis la Sanktan Romian Imperion. Tiu ĉi federacia respubliko daŭris ĝis la enmarŝo de francaj revoluciaj trupoj en 1795 kaj la proklamo de la Batava Respubliko, la posta napoleona marioneta ŝtato reĝlando Holando.