Richard C. Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard C. Schneider
Schneider dum laboro televida en Nikozio okaze de la malfermo de la Verda linio (2008)
Schneider dum laboro televida en Nikozio okaze de la malfermo de la Verda linio (2008)
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1957 (1957-01-06) (67-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanahebrea
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Richard Chaim SCHNEIDER (naskiĝinta la 6-an de januaro 1957 en Munkeno) estas germana ĵurnalisto, aŭtoro kaj dokumentadfilmfaristo. Krome li estris la ARD-studiojn en Tel-Avivo kaj Romo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schneider estas filo de hungaraj postvivintoj de holokaŭsto; li studis germanistikon, teatrosciencojn, arthistorion kaj filozofion. Plurajn jarojn li deĵoris kiel reĝisoro helpa, dramaturgo kaj reĝisoro ĉe municipaj kaj ŝtataj teatrejoj en Amsterdamo, Bonn, Munkeno kaj Vieno. Post longa esplorrestado en Jerusalemo li komencis laboron de liberprofesiulo ĵurnalisma en la servo de diversaj gazetoj. Ekde 1989 li deĵoris por ARD raportante regule el la Proksima Oriento. Inter septembro 2016 kaj februaro 2016 li gvidis la ARD-televidstudion en Tel-Avivo kun responsado novaĵalporta pri Israelo, la Palestinaj aŭtonomiaj regionoj kaj Cipro. Poste li transprenis en marto 2016 la estron de la ARD-studio en Romo kun responso informada pri Italujo, Greklando, Malto kaj Vatikanurbo. En printempo 2017 li revenis al Tel-Avivo, de kie li daŭre laboras por ARD.

Schneider publikigis i.a. regulajn historiojn en video-blogoj por pli klarigi la fonon de siaj specialaj laborkampoj. Ankaŭ faktoj pri la ĉiutaga vivo aŭ vidindaĵoj el la de li kovritaj regionoj temis tie de tempo al tempo. Lia video-blogo el la Proksima Oriento portis la titolon Inter Mediteraneo kaj Jordano, la blogo pri Suda Eŭropo nomiĝis Tie, kie fontis Eŭropo.

Vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

En 2018 Schneider ege kritikis la kunlaboron de la israela ministroprezidanto Benjamin Netanjahu kun la populismaj politikistoj Viktor Orbán kaj Jaroslaw Kaczynski nomante tion pakto kun la diablo. Tiuj tri personoj ekŝatus unu la alian havante la saman fian ideologiaron: batalon kontraŭ islamismo, malapogo de libera gazetaro, malamo de George Soros. Netanjahu ŝajne oferus la interesojn de eŭropaj judoj kaj la lukto kontraŭ antisemitismo ekde 1945 en ties landoj por la bono de propraj politikaj interesoj siaj.[1] En oktobro 2019, en artikolo gazeta titolita Diese lächerlichen Mahnwachen vor Synagogen li ege kritikis novajn kontraŭjudismaĵon en Germanlando kaj anoncis la translokiĝon al Israelo.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2000: "Bayerischer Fernsehpreis" kaj "Civis-Medienpreis" pro la dokumentado Wir sind da! Juden in Deutschland nach 1945
  • 2007: "Tagesthemen-Award" por raporto el Kassam-fabriko de islamismuloj el Gaza-urbo
  • 2009: "Bayerischer Fernsehpreis" por la dokumentado Tage des Schreckens pri milito en la Gazaa Sektoro
  • 2011: "Grimme-Preis" por la KiKA-produkto Schnitzeljagd im Heiligen Land
  • 2013: "Tagesthemen-Award" por raporto pri la Gaza-milito de 2012
  • 2014: "Grimme Online Award" en la kategorio de informado pri la specialaĵo interreta Zwischen Hoffnung und Verzweiflung – der neue Nahe Osten
  • 2015: "Tagesthemen-Award" en la kategorio de socia medio pri blogo el Tel-Avivo

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Zwischenwelten. Ein jüdisches Leben im heutigen Deutschland. Kindler, München 1994, ISBN 3-463-40204-1; vollständig überarbeitete und ergänzte Taschenbuchausgabe: Droemer Knaur, München 1995, ISBN 3-426-77216-7.
  • kun Esaias Baitel: Der vergessene Stamm. Die äthiopischen Juden und ihre Geschichte. Brandstätter, Wien 1995, ISBN 3-85447-588-8.
  • kun Peter Ferdinand Koch: Geheim-Depot Schweiz. Wie Banken am Holocaust verdienen. List, München/Leipzig 1997, ISBN 3-471-79345-3.
  • Fetisch Holocaust. Die Judenvernichtung – verdrängt und vermarktet. Kindler, München 1997, ISBN 3-463-40299-8.
  • Israel am Wendepunkt. Von der Demokratie zum Fundamentalismus? Kindler, München 1998, ISBN 3-463-40252-1.
  • Wir sind da! Die Geschichte der Juden in Deutschland von 1945 bis heute. Ullstein, Berlin 2000, ISBN 3-89834-006-6; als Hörbuch: Der Hörverlag, München 2001, ISBN 3-89584-518-3.
  • Wer hat Schuld? Wer hat Recht? Was man über den Nahostkonflikt wissen muss. Ullstein, Berlin 2007, ISBN 978-3-550-07638-1.
  • Alltag im Ausnahmezustand. Mein Blick auf Israel. Deutsche Verlags-Anstalt, München 2018, ISBN 978-3-421-04329-0.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard C. Schneider: Von Orbán bis Corbyn: Die neue Normalität des Antisemitismus. En: Blätter für deutsche und internationale Politik 9/2018, p. 74–82
  2. Artikolo ĉe "Die Zeit" de la 17.10.2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Richard C. Schneider en la germana Vikipedio.