Richard Kowalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard KOWALSKI (naskiĝis en 1963) estas usona astronomo.

Li komencis kiel amatora astronomo en Florido en la 1990-aj jaroj kaj interesiĝis pri fotometriaj kaj astrometriaj observadoj de asteroidoj. Li malkovris la asteroidon 14627 Emilkowalski la 7-a de novembro 1998.

La asteroido 7392 Kowalski[1] estas nomita en lia honoro.

En 1998 li fondis kaj energie subtenis la "Minor Planet Mailing List", interretan informoservon kaj diskutejon por amatoraj kaj profesiaj observantoj.[2]

En 1999 li estis invitita uzi la Ritchey-Chrétien-teleskopon de 0,6 m de la Jet Propulsion Laboratory por fari observojn en apogo de la misio Deep Space 1. Ankaŭ en 1999 li estis la Scienca Kunordiganto por la unua Amatora-Profesia Laborejo pri Malgrandaj Planedoj[3] ĉe la Observatorio Lowell en Flagstaff (Arizono).

Li estis ano de la Catalina Sky Survey (CSS) en Tucson (Arizono) de septembro 2005 kaj malkovris centojn da terrenkontaj kaj ĉefzonaj asteroidoj, kaj naŭ kometojn ; el kiuj la perioda kometo 226P/Pigott-LINEAR-Kowalski[4] kiu estis remalkovro de la perdita kometo de Edward Pigott de 1783.

La 6-an de oktobro 2008, dum li observis per la teleskopo de 1,5 m de CSS ĉe Monto Lemmon, li malkovris 2008 TC3. Proksimume 20 horojn post ties malkovro, tiu asteroido eniris en la teran atmosferon super Sudano, igante la unua asteroido malkovrita antaŭ alfrapi Teron.[5] Kowalski estis rekompensita per malgranda ero de 2008 TC3.[6]

La 1-an de januaro 2014; Kowalski malkovris alian alfrapontan asteroidon nomita 2014 AA, kiu verŝajne diseriĝis supre de la mezo de Atlantika Oceano.[7]

Richard Kowalski estas komerca piloto registrita de la Federacia Aviada Administracio, kvalifikata por la flugo per instrumentoj kaj por la fluga instruado. Li ankaŭ mastrumas sendepandan fotan studion en Tucson (Arizono).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]