Richárd Juha
Richárd Juha | |
---|---|
Richárd Juha | |
Persona informo | |
Naskonomo | Juha Richárd Attila |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1971 (52-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Richárd Juha [riĥArd], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Juha Richárd Attila estas hungara skulptisto, medalisto, instruisto.
Richárd Juha [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1971 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Richárd Juha abiturientis en 1992 en belarta gimnazio de Nyíregyháza ricevanta diplometon pri skulptado kaj bronza gisado. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1998. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Rétfalvi kaj Tamás Gaál. Li instruis pli ol jardekon en belarta gimnazio de Debrecen. Li ricevis premiojn inter 2005- 2015, stipendion en 2017n.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Debrecen (2005, 2009, 2012)
- Budapeŝto (2007, 2009)
- Nyírbátor (2010)
- Püspökladány (2012)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Nyíregyháza (1992)
- Pécs (1998)
- Debrecen (2005, 2008, 2011, 2016)
- Budapeŝto (2007, 2015)
- Tokio (2007)
- Londono (2010)