György Faludy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
György Faludy
Faludy György.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1910 (1910-09-22)
en Budapeŝto
Morto 1-an de septembro 2006 (2006-09-01) (95-jara)
en Budapeŝto, Flag of Hungary.svg Hungario
Tombo Fiumei Street Cemetery [#]
Lingvoj hungara lingvo [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Alma mater Universitato de VienoHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Profesio
Profesio poeto • tradukisto • aŭtobiografo • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

György FALUDY [djordj faludi], hungare Faludy György estis elstara hungara poeto, verkisto kaj tradukisto de juda deveno.

Li naskiĝis la 22-an de septembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Li estis brila elstarulo el la Hungara literaturo, postkurita tiom de la nazia Germanujo kiom poste de la porsovetia reĝimo el lia lando, pro liaj kontraŭtotalismaj ideoj.

Faludy estis laŭdita en Hungarujo kiel “Princo de la poetoj” precipe pro lia erotika poemaro kaj pro liaj tradukaĵoj de klasikaj aŭtoroj dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, inter kiuj elstaris la baladoj de François Villon. Lia biografia verko My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero], publikigita unuafoje en 1962 dum lia Londona ekzilo, per kiu li rakontas siaj penigaj travivaĵoj en la gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk inter 1949 kaj 1953, antaŭinte la pli famajn verkojn de Aleksandr Solĵenicin.

Biografio: vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis judoj, relative bonhavaj. Lia patro estis universitata profesoro. György studis en Budapeŝto en la gimnazio Fasori Gimnázium (protestanta) kaj en la universitatojn de Vieno, Berlino, Graz kaj Parizo.Tiuepoke li forĝis la ideojn radikalajn-liberalajn, kiujn li ne forlasis plu.

En la jardeko 1930-a li kontribuis al la konigo de la eŭropa poezio en sia hejmlando danke al la multnombra traduko de verkoj de klasikaj poetoj (Heinrich Heine, François Villon). Li aŭtoris poemojn kiuj famigis lin en Hungarujo, speciale lia erotika poezio kaj liaj adaptaĵoj de la baladoj de François Villon, kies unua eldono okazis en 1934. Poste oni reeldonitaj ilin ĝis 40-foje.

Li ekzilis en 1938 kaŭze de sia juda deveno kaj pro la pornazia reĝimo. Li loĝis en Parizo (Francujo), Maroko kaj Usono. En Parizo konatiĝis kun Arthur Koestler. Sekve de la okupacio de Francujo fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondomilito li fuĝis al Maroko, kie li restis preskaŭ unu jaro. Poste la Usona registaro invitis lin loĝi en la nordamerika lando. Tie li eldonis revuon financitan de la movado “Free Hungary” [Hungarujo libera] kaj militservis en la Usona armeo 3 jarojn.

En 1945 li revenis al Hungarujo. En aprilo 1947 li prenis parton en grupo kiu detruis la Budapeŝtan statuon rememorintan la episkopon Ottokár Prohászka, pro ties kontraŭjudismo. Nur post 40 jaroj Faludy agnoskis sian partopreno en la okazintaĵo. Li estis detenita en 1949 de la stalinista reĝimo kaj enkarcerigita en 1950 pro spiono. Oni kondamnis lin al gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk dum tri jaroj. Tie li aranĝis poeziajn kursojn por la malliberuloj per kiuj la internigitoj parkerigis tekstojn prezentitajn de Faludy kiel ilo por teni firme la deziron al la libero sub tiaj cirkonstancoj. Faludy atingis la liberon post la morto de Stalin en 1953. Li edzigis sin tiun jaron kaj en 1955 naskis al li filon. Dum kelkaj jaroj li vivtenis sin per tradukaĵoj.

Kiam okazis la revolucio de 1956 li ree ekzilis, tiufoje al Unuiĝinta Reĝlando. En Londono publikigis la libron My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero] per kiu li rakontas siajn travivaĵojn en la Recska gulago de 1949 ĝis 1953. La eldono de la Hungara originalo (Pokolbéli víg napjaim) en lia hejmlando estis atendonta ĝis 1987.

Li eldonis ankaŭ Hungaran literaturan revuon. Poste li loĝis en Florenco (Italujo), Malto kaj Toronto (Kanado). En la lasta urbo li restis de 1967 ĝis sia reveno al Hungarujo en 1989. Li profesoris en Kanado kaj Usono (Universitatoj de Nov-Jorko kaj Kolumbio) kaj eldonis Hungarajn beletrajn revuojn. En 1970 publikigis la verkon Erasmus of Rotterdam. En 1976 li ricevis la Kanadan civitanecon kaj du jarojn poste la Universitato deToronto, kie li profesoris, nomumis lin honora doktoro. Selekton el liaj poemoj oni eldonis en Nov-Jorko 1985 (Selected Poems 1933-1980) [Poemoj selektitaj  1933-1980]. En 1987 aperis la originala version de My Happy Days in Hell en la Hungara lingvo (Pokolbéli víg napjaim). Tiujare ankaŭ la reĝisorino </nowiki>Lívia Gyarmathy rulis la dokumentan filmon Faludy György, költő [La poeto György Faludy].

Li reiris Hungarujon en 1989, post la forfalo de la orienteŭropaj komunistaj reĝimoj. En 1994 li ricevis la plej prestiĝa premio en Hungarujo, la Kossuth. En 2000 li publikigis la fina ĉapitro de sia vivo post la eksigo el la gulago de Recsk. Li kandidatiĝis al la Nobel-Premio pri Literaturo. Antaŭ lia morto en 2002, Faludy estis konsiderata eminenta poeto, verkisto, tradukisto kaj viva legendo de Hungarujo.

Inter la personoj, kiujn Faludy konis, elstaras Arthur Koestler, la kanada aŭtoro George Jonas kaj la kolumnisto, poeto kaj dramaturgo Rory Winston.

Familiaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Krom liaj verkoj, lia ekstravaganca konduto kaj la diversaj anekdotoj kaj spritaĵoj ankaŭ sorĉoravis la publikon. Elstaras lia longa rilato kun la Usona dancisto kaj poeto Eric Johnson; kaj lia geedza kaj profesia vivo apud la pozistino Fanny Kovacs.

La unua edzino de Faludy estis Vali Ács. La dua, Zsuzsa Szegő, forpasis en 1963. Ili havis filon, Andrew, naskiĝintan en 1955. En 1984, Faludy edzigis sin al Leonie Kalman (kies naska nomo estis Erenyi), kiu rilatis delonge kun la familio en Budapeŝto kaj Tanĝero (Maroko), en “Toronto City Hall”. György kaj Leonie loĝis en apartaj loĝejoj kaj ne plenumis la geedzecon, sed Leonie tenis la edzan nomon Faludy ĝis ŝia morto en 2011 en Fleet, (Hants, Unuiĝinta Reĝlando) 102-jara.

Eric Johnson (1937–2004), Usona dancisto kaj, poste, fama poeto en nuntempa latino, konatigis kun Faludy post lia legado de My Happy Days in Hell en 1963. Ravita de la personeco de la aŭtoro vojaĝis al Hungarujo por serĉi lin. Samtempe Eric lernis la Hungaran lingvon, kvankam li ne renkontis lin ĝis 1966 en Malto. Eric estos sekretario, tradukisto, kunaŭtoro kaj partnero de Faludy dum la sekvontaj 36 jaroj. En 2002, kiam Faludy edzigis sin denove, Johnson foriris al Katmanduo (Nepalo), kie li forpasis en februaro 2004.

En 2004 Faludy edzigis sin kvarafoje kun la 26-jara Hungara pozistino Fanny Kovacs. De tiam, kune, reklamis por iliaj verkoj, ekzemple por A szerelem jogan [Pro la ampraveco]. Ambaŭ pozis por la Hungara eldono de la revuo Penthouse. Fotaĵo de Ádám Urbán kun la titolo “La Poeto kaj sia Muzo”, kiu montras la grizharan poeton kun lia nuda juna edzino, estis premiita de la Hungara gazetaro en 2004 en la kategorio “Socia Bildo”.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

En 2006, oni konstruis en Toronto rememoran parkejon fasonita de la pejzaĝarkitekto Scott Torrance, fronte al lia antaŭtempa apartemento en 25 St. Mary's Street. La iniciato de “Toronto Legacy Project” [Projekto Legaco aŭ Heredaĵo de Toronto] volas rememori la elstarulojn de la urba kulturo. En la parkejo kuŝas bronza memortabulo kun lia portreto, faraĵo de la Hungara skulptisto Dora de Pedery-Hunt. Tie estas gravurita lia poemo Michelangelo's Last Prayer [La lasta preĝo de Mikelanĝelo] Angle kaj Hungare.

Budapeŝto honoras lin per alia memortabulo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Heine: Németország (Heine: Germanio), tradukaĵo 1937
  • François Villon balladái. (Baladoj de Villon), tradukaĵo, 1937
  • Európai költők antológiája.(Antologio de eŭropaj poetoj), tradukaĵo, 1938
  • My Happy Days in Hell (Memportreto), 1962
  • Erasmus of Rotterdam, 1970
  • Faludy György összegyűjtött versei (Kolektitaj poemoj de Faludy), 1980
  • Börtönversek... (Prizonaj poemoj), 1983
  • Selected Poems 1933-1980, 1985
  • Pokolbéli víg napjaim (Originala versio de My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la Infero] en la Hungara), 1987
  • Test és lélek (Korpo kaj animo), tradukaĵoj en 1988

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • parko en Kanado
  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
  • Angla Vikipedio
  • Germana Vikipedio
  • Franca Vikipedio
  • Hispana Vikipedio