Rikke - Tikke - Tak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rikke - Tikke - Tak
Aŭtoro Hendrik Conscience
Eldonjaro 1912
Urbo Antverpeno
Eldoninto De Vos
Paĝoj 112
vdr

Rikke - Tikke - Tak [1] estas romano de Hendrik Conscience, tradukita el la Nederlanda lingvo de Maria Elworthy-Posenaer, eldonita 112-paĝe en Antverpeno en la jaro 1912.

Ĝi estis "Kronita verko de la Akademio".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Suferoj de du gejunuloj, amantaj unu la alian, sed perforte disigitaj. Korekta kaj bela stilo. 
— Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov, La Ondo de Esperanto, paĝo 177
Citaĵo
 Okaze de la centa datreveno de la granda flandra aŭtoro la tradukistino volis alporti la esprimon de sia admiro al la verkisto. Por plenumi tiun celon ŝi konigis al la Esperantistoj unu el liaj verkoj.
En tiu rakonto Conscience montras al la leganto la belan erikejon kiu estas apud Antverpeno. La flandra animo ploras aŭ ridas en flandra. Pejzaĵo (sic, Pejzaĝo), kiu estas tiel kunligita kun la personoj, ke ĝi fariĝas preskaŭ vivanta estaĵo.
Esperanto alportas al ni plezuron ĉar ni povas per ĝi en iu ajn loko de l' mondo partopreni la sentojn de ĉiu sentema homo por la malgranda lando de lia naskiĝo. Tion pensis la tradukistino kiu el la verkaro de Conscience elprenis eble la plej bonodoran floron por prezenti ĝin al ĉiuj Esperantistoj, kiuj loĝas malproksime de la poeziplena flandra lando. 
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 364
Citaĵo
 Bela, flua, natura traduko de unu el la plej fretaj verkoj de nia nacia verkisto. Tiu kiu deziras ĝui sinceran kaj sm an emocion legu tiun libron ĉar ĝi enhavas historion veran, plenan je preskaŭ nekredeblaj okazintajoj. La stilo de la tradukintino estas tate laŭdinda ĉar kvankam ĝi estas kvazaŭ la vorta tradukado de la originalo, oni sentas en ĝi ion nedireblan, kiu donas al ni la impreson ke la libro ne estas tradukaĵo. Vere tiu libro fariĝos klasika verko
— Belga Esperantisto n053 (mar 1913)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3987, paĝo 359

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]