Robert Fulton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Fulton
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1765 (1765-11-14)
en Little Britain Township
Morto 24-an de februaro 1815 (1815-02-24) (49-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Trinity Church Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Subskribo Robert Fulton
Familio
Edz(in)o Harriet Livingston Fulton
Infano Julia Fulton Blight
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto • pentristo • sciencisto
vdr

Robert FULTON (14a de Novembro, 1765 – 24a de Februaro, 1815) estis usona inĝeniero kaj inventisto al kiu ĝenerale oni atribuas la disvolvon de la unua komerce sukcesa vaporŝipo de la mondo, nome la North River Steamboat (konata ankaŭ kiel Clermont). En 1807, tiu vaporŝipo navigis laŭ la rivero Hudsono portante pasaĝerojn el Novjorko ĝis Albany kaj reen, nome veturado de 300 marmejloj (560 kilometroj), en 62 horoj. Clermont estis ekipita ankoraŭ per veloj. Ĝi atingis la rapidon de 4,5 knotoj (8,3 km/h) kaj estis uzata poste inter Novjorko kaj Albany kiel linia veturŝipo sur la rivero Hudson. Ĝi faris la vojon dum kvarona tempo ol la velŝipoj. La sukceso de lia vaporŝipo ŝanĝis la rivertrafikon kaj la komercon en la ĉefaj usonaj riveroj.

En 1800, Fulton estis komisiita de Napoleon Bonaparte, jam estro de Francio, por klopodoj cele al desegnado de submarŝipo; li itam produktis la Nautilus, nome unua praktika submarŝipo de la historio.[1] Al Fulton oni atribuas ankaŭ la inventadon de kelkaj el la plej fruaj mar-torpedoj de la mondo por uzado de la Royal Navy.[2]

Fulton interesiĝis por vapormaŝinoj kaj la ideo de vaporŝipoj jam en 1777 kiam li estis nur ĉirkaŭ 12-jaraĝa kaj vizitis la ŝtatan delegiton William Henry de Lancaster (Pensilvanio), kiu estis interesita en tiu afero. Henry estis ekkonante prie el inventisto James Watt kaj de lia vapormaŝino dum pli frua vizito al Anglio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. American Treasures of the Library of Congress: "Fulton's Submarine" Arkivigite je 2009-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Best, Nicholas (2005). Trafalgar: The Untold Story of the Greatest Sea Battle in History. London: Phoenix. (ISBN 0-7538-2095-1).

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2006-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert Fulton en la angla Vikipedio.