Robert Muller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robert Muller
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1923 (1923-03-11)
en Waimes
Morto 20-an de septembro 2010 (2010-09-20) (87-jara)
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo
Profesio
Profesio filozofopolitikisto • scenaristo
TTT
Retejo http://www.robertmuller.org/
Information icon.svg
vdr

Robert MULLER (naskiĝis en 1923 en Belgio, mortis la 20-an de septembro 2010 en Santa Barbara, Usono) estis politikisto kaj filozofo. Li estis kanceliero de la "Pac-Universitato" de Unesko en Kostariko.

Kvardek jarojn de sia vivo li agis por Unuiĝinta Naciaro kaj Unesko, iĝante ties ĉi asista ĝenerala sekretario. En tiu funkcio li prelegis (france) ĉe la 64-a UK en Lucerno en 1979, laŭ invito de UEA-prezidanto Humphrey R. Tonkin.

Li ricevis la premion "Eduko al Paco" de Unesko (1989) kaj multajn aliajn premiojn, ankaŭ Premion Zamenhof de UEA (1985). 22 fojojn li estis kandidato por la Premio Nobel de Paco.

Li estis amiko de Pierre Teilhard de Chardin, kies filozofio influis lin. Li verkis multajn librojn, kelkaj el kiuj estas konsiderataj esoteraj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.