Romesh Chunder Dutt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romesh Chunder Dutt
Persona informo
রমেশচন্দ্র দত্ত
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1848 (1848-08-13)
en Kolkato
Morto 30-an de novembro 1909 (1909-11-30) (61-jaraĝa)
en Vadodara
Religio hinduismo vd
Etno Bengalaj hinduoj vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Presidency University • Hare School vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Subskribo Romesh Chunder Dutt
Familio
Gefratoj Jogesh Chandra Dutt vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • pledadvokato • historiisto • magistrato • Dewan • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romesh Chunder DUTT (en Bengala lingvo: রমেশচন্দ্র দত্ত; 13a de Aŭgusto 1848 – 30a de Novembro 1909) estis hindia funkciulo, historiisto pri ekonomiko, verkisto kaj tradukisto de Ramajano kaj Mahabarato. Dutt estis konsiderita nacia estro de la epoko antaŭ Gandhi, kaj estis samtempulo de Dadabhai Naoroji kaj Justice Ranade.

En 1870-aj jaroj li sukcese laboris por mildigi la konsekvencojn de katastrofoj kaj malsatego.

Dutt retiriĝis en 1897. En 1898 li revenis en Anglion kiel instruisto pri Historio de Hindio en la University College, Londono, kie li finkompletigis sian faman disertacion pri ekonomia naciismo.

Li estis prezidento de la Barata Nacia Kongreso en 1899. Li estis ankaŭ membro de la Bengalia Leĝofara Konsilio.

Li estis la unua prezidento de la bengala literatura societo Bangiya Sahitya Parishad (en bengala: বঙ্গীয় সাহিত্য পরিষদ) en 1894, dum Rabindranath Tagore kaj Navinchandra Sen estis vic-prezidantoj de la societo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mozammel, Md Muktadir Arif (2012). "Vangiya Sahitya Parishad". En Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. (eds.). Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]