Ronda banejo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronda banejo
(ruse круглая баня)
banejo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrutempo 1929-1931
Konstrustilo konstruktivismo
Arkitekto Anatolij Ladinskij (surbaze de dezajno de Aleksandr Nikolskij)
Estiĝo 1931
Malfermo 1-an de septembro 1931
Statuso fermita
Uzado
Uzado publika banejo
Proprietulo la municipo Tjumeno
Teĥnikaj datoj
Etaĝoj 3
Areo 3 000 m2
Adreso
Adreso Strato Lenin, 3, Tjumeno, Rusio
Poŝtokodo 625003
Lando RusioSovetunio vd
Situo Tjumeno
Adreso город Тюмень, улица Ленина, дом 3, строение 1
Situo
Geografia situo 57° 9′ 39″ N, 65° 31′ 20″ O (mapo)57.16083333333365.522222222222Koordinatoj: 57° 9′ 39″ N, 65° 31′ 20″ O (mapo)
Ronda banejo (ruse круглая баня) (Tjumena provinco)
Ronda banejo
(ruse круглая баня) (Tjumena provinco)
DEC
Ronda banejo (ruse круглая баня)
Ronda banejo
(ruse круглая баня)
Situo de Ronda banejo
(ruse круглая баня)
Map
Ronda banejo
(ruse круглая баня)
vdr
La banejo en junio 2019

La Lenin-banejo (ruse Ленинская баня) ankaŭ konata kiel ronda banejo (ruse круглая баня) pro sia ideale ronda formo situas en strato Lenin en la urbo Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konstruita en 19291932 laŭ dezajno de arkitekto Anatolij Ladinskij surbaze de dezajno de la petrograda arkitekto Aleksandr Nikolskij kiel la publika banejo[1]. La trietaĝa konstruaĵo estas la sola en la urbo ekzemplo de konstruktivismo kaj unu el tri rondaj banejoj de Aleksandr Nikolskij plu ekzistantaj en Rusio. Ekde 2006 la banejo ne funkcias. Planoj de la urbaj aŭtoritatoj detrui ĝin kaŭzis grandan indignon de la urbanoj kaj estis nuligitaj. Nuntempe ĝi estas transformata je planetario.

Fasonado kaj konstruado[redakti | redakti fonton]

La 5-an de septembro 1929 prezidio de la Tjumena Urba Konsilio de Laboristaj, Kamparanaj kaj Ruĝarmeanaj Deputitoj decidis konstrui novan banejon en strato Lenin. La 13-an de septembro komenciĝis la konstruado. La 10-an de oktobro en loka ĵurnalo "Ruĝa Standardo" aperis artikolo "Ŝtona cirklo", kiu rakontis pri la estonta banejo kaj ĝiaj teknikaj specifaĵoj. La unua etaĝo estis destinita por vesteejo, bufedo kaj desinfektejo, la dua por la sapeejoj kaj vaporejoj, la tria por hotelo. La vizitanto devus lasi la vestojn en ŝranko kaj dum li lavis sin en la dua etaĝo, en la unua etaĝo oni lavis kaj desinfektis liajn aĵojn, kiujn li reprenis malferminte alian flankon de la sama vestoŝranko[1].

La aŭtoro elektis la rondan formon kiel optimuman por konservi varmon. La ejoj estis disponitaj laŭ koncentra maniero: en la ekstera cirklo troviĝis vestejoj, en la meza — sapejoj kaj en la centra, interna cirklo situis vaporejoj[2].

Tio estas malgranda kopio de la banejoj, konstruitaj de Aleksandr Nikolskij en 19271930 en Leningrado. Unu banejo, same nomata La Ronda, ĝis nun funkcias en Placo de Kuraĝo, dum alia nomata Giganto estas fermita[3][4].

Laŭ legendo la ronda banejo estis konstruita el brikoj de la eksplodita Anunciacia katedralo, kiu staris apude en strato Respubliko. Sed en realo la katedralo estis detruita en junio 1932, kiam la banejo jam estis preta[5].

La banejo malfermiĝis la 1-an de septembro 1931. Ĝi funkciis de la 7a matene ĝis la 10a vespere. La konstruado kostis 283 mil rublojn, kio estis 20% de la urba buĝeto[1].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Dum la sovetia periodo ĝi servis kiel la publika banejo. Dum la Dua mondmilito ĝi estis vizitata interalie de la militistoj, lernantoj de la militlernejoj kaj krome servis kiel desinfektejo por la evakuitoj[6]. Poste ĝi servis kiel ordinara publika banejo. Nokte la 1-an de marto 1985 en la banejo estis fondita la unua (neformala) tjumena rokmuzika klubo[7].

Fine de la 1990-aj jaroj en la banejo aperis apartaj saŭnoj, frizejo kaj manĝejo[2].

En 2003 la urba administracio proponis al kompanio "Penta" rezigni je luado de la banejo, luigita por 19942014. La firmao rifuzis malgraŭ pluraj fajrobrigadaj kaj sanitaraj inspektoj. En 2006 la banejo estis listigita inter la kulturaj heredaĵoj, do la juĝejo decidis nuligi la luan kontrakton, reference al eventuala danĝero por la monumento. En 2007 la banejo estis luigita al kompanio "Modul-lend", kiu promesis rekonstrui ĝin en 2009, sed ne plenumis tion, do la kontrakto estis denove nuligita. La 28-an de decembro 2010 estis subskribita kontrakto kun kompanio "Dialog", luinta la banejon ĝis la 27-an de decembro 2059. Ĝi promesis ripari la banejon kaj komenci ĝian ekspluatadon en 2014, sed faris nenion. La konstruaĵo staris malplena kaj tute ne prizorgata, nek gardata, vizitata de marĝenuloj.

Diskuto[redakti | redakti fonton]

La 20-an de aŭgusto 2012 la banejo estis ekskludita el la listo de la historia-kulturaj heredaĵoj surbaze de ekspertizo de la fifama firmao "Heredaĵo de Volgio" el Saratovo, kies malpravaj konkludoj ebligis ruinigi dekojn da malnovaj konstruaĵoj tra Rusio. La 1-an de marto 2013 la urbestro Aleksandr Moor anoncis planojn detrui la banejon kaj konstrui sur ĝia loko pluretaĝan parkumejon. Tio kaŭzis indignon de multaj urbanoj, kiuj sendis protestajn leterojn, manifestaciis kaj esprimis sian malkontenton en la sociaj retoj[8]. Post kelkaj tagoj la guberniestro Vladimir Jakuŝev diris publike, ke li memorigis al la urbestro, ke tiaj aferoj devas esti solvataj post konsultado de la urbanoj[9].

La 8-an de junio 2013 okazis protesta manifestacio, kies rezolucio estis sendita al la guberniestro[8]. Pli ol 1 400 homoj subskribis la protestan leteron[10]. La 22-an de junio je la 5-a matene du junulinoj kaj junulo pozis por fotoserio malantaŭ la banejo tute nudaj kun afiŝo "Sufiĉas senvestigi la historian centron!". La urbanoj reagis diverse, iuj komparis tion kun la antaŭjara ago de Pussy Riot en la Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo[11]. En junio 2013 en la afero enmiksiĝis la urba prokurorejo, kiu postulis de la urba administracio rompi la luan kontrakton, ripari la konstruaĵon kaj puni kulpulojn pri la kontraŭleĝa luigo. Iuj asertis ke detrui la banejon strebas Galina Rokeckaja, grava komercistino kaj edzino de la eksa guberniestro Leonid Rokeckij[12].

En aprilo 2014 la tjumenaj arkitektoj Jekaterina Ĵuravljova kaj Elena Ovsjannikova eldonis la 48-paĝan libron "Banejo", dediĉitan al la konstruaĵo[13][14]. En junio oni pridiskutis en sociaj retoj fasonojn de T-ĉemizoj, dediĉitaj al la banejo[15]. Aperis eĉ bildstrio, bildiganta la konflikton[16]. En julio lokhistoriistoj proponis al la guberniestro transformi la banejon en ekspoziciejo[17].

La 1-an de decembro 2015 la guberniestro Vladimir Jakuŝev diris en televida elsendo, ke eble la banejo iĝos junulara centro[18]. En decembro 2015 la aŭtoritatoj anoncis planon krei en la banejo kunlaborejon por la kreema junularo, inkluzive de tiu teknika[19][20].

En aŭgusto 2016 la banejo estis agnoskita la noveltrovita historia-kultura heredaĵo[2][21]. En septembro eksiĝis prezidanto de la komitato pri arkitekturaj monumentoj, kiu faris tiun decidon kaj iuj asertis, ke tion kaŭzis indigno de la provincaj aŭtoritatoj kiuj preferus administri la ejon sen garda statuso[22].

En novembro 2017 la 14-jara tjumenano Aleksej Djakonov-Djaĉenkov (parenco de la fama artisto, kies skulptaĵo staras en la samnoma skvaro en strato Respubliko) publikigis en la socia retejo VKontakte anoncon de sia dokumenta filmo pri la banejo. En la filmo urbanoj prezentas siajn rememorojn rilatajn al ĝi, krome estas montrataj internaj ejoj kaj fasado de la konstruaĵo, en kiun la junulo penetris tra fenestro[23].

La 4-an de marto 2018 en la banejo okazis incendio, rapide estingita[24]. La 7-an de marto la loka ĉiĉerono Nikolaj Drobunin, fama pro siaj ekscentraj agoj, venis al la banejo kun afiŝo, postulanta trovi ekbruligantojn de la banejo kaj aliaj arkitekturaj monumentoj. En 2013 li partoprenis la menciitan nudan fotoserion[25].

En februaro 2019 la ĝenerala direktoro de la projekcia muzeo "Lumière Hall" (Sankt-Peterburgo) Jevgenij Gudov proponis malfermi tie planetarion[26].

La 22-an de julio 2019 la banejo estis oficiale agnoskita la regiona monumento[27]. La 14-an de aŭgusto 2019 la guberniestro Aleksandr Moor diris, ke la banejo estos transformita je publika kultura centro kaj eĉ se investontoj ne aperos li pretas financi tion el regiona buĝeto[28].

Planetario[redakti | redakti fonton]

En novembro 2019 al la publiko estis prezentita projekto de rekonstruado de la banejo, transformota je planetario fare de kompanio el Sankt-Peterburgo, kiu jam realigis tie similan projekton. Oni planas poluri fasadon per lasero, krei halon por 100 spektantoj kaj plurajn ejojn por teknikaj entuziasmuloj. La urba administracio subskribis kontrakton kun la firmao. Oni prognozis, ke dezajnado daŭros unu jaron kaj duonon kaj poste same longe daŭros la rekonstruado[29]. Super la banejo aperos 16-metra kupolo, sub kiu oni spektos filmojn pri kosmo, aranĝos koncertojn de simfonia kaj ĵaza muziko. En la dua etaĝo funkcios planetario, ekspozicio dediĉita al kosmo kaj ĝia esplorado, malfermita laboratorio por ekfirmaoj pri robotiko, dezajno kaj arkitekturo. La unua etaĝo iĝos plurfunkcia halo kun ebleco projekcii filmojn kaj bildojn sur la plankon kaj murojn[30].

La 8-an de aŭgusto 2 000 volontuloj forportis el la banejo tunon da rubaĵoj[31]. Meze de aŭgusto la luanto informis ke jam 100 tunoj da rubaĵoj estas forigitaj. Oni skanis la banejon kaj konstruis ĝian 3D-modelon[32][33].

En septembro 2023 estis prezentita dezajno de la fasado. La unua etaĝo restos pure brika (do ruĝa) dum la dua kaj tria estos stukita (do blanka) kiel estis origine. La alkonstruaĵo ĉe la enirejo estos forigita kiel neoriginala. Mezan parton de la banejo okupus dunivela planetario 16 metrojn alta, la perimetron en la dua kaj tria etaĝoj okupos scienca-teknikaj sekcioj, ejo kun meteorito, lekciejoj, galerio de kosmoŝipoj. En la subtera etaĝo aperos plurfunkcia ejo uzebla por ekspozicioj, lekcioj, konferencoj ks[34]. En la elstaraĵo de la tria etaĝo funkcios librejo-kafejo[35].

En novembro 2023 oni anoncis longigon de la rekonstrua periodo ĝis la fino de 2024 pro bezono fari pliajn esplorojn de la konstruaĵo[36].

Nun la apuda tereno estas uzata kiel parkumejo.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La banejo situas inter du bushaltejoj en strato Lenin: Muzej (Muzeo) kaj Universitetskaja (La Universitata). Por veturado en inversa direkto la plej proksima estas haltejo Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko. Tra ĉiuj haltejoj veturas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Екатерина Журавлева (2019-07-31) Каменное кольцо (ruse). Tatlin. Arkivita el la originalo je 2020-10-24. Alirita 2024-03-21.
  2. 2,0 2,1 2,2 Общественная баня (ruse). Gorod-T (2017-10-23). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  3. Круглая баня: памятник архитектуры или парковка? (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  4. Тюменцы обсуждают редевелопмент круглой бани (ruse). Vsluh.ru (2014-05-30). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  5. Тюменская круглая баня: последние памятники конструктивизма (ruse). NG72.ru (2017-30-03). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  6. Знаменитая тюменская баня (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  7. Ленинская баня (ruse). Энциклопедия Мирослава Немирова. Arkivita el Ленинская баня la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  8. 8,0 8,1 Примите реальные меры по сохранению ленинской бани! (ruse). RKRP (2013-07-22). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  9. Судьбу исторической бани должны решить сами тюменцы (ruse). Vsluh.ru (2013-03-12). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  10. Инна Пахомова (2013-04-24) Круглая баня на Ленина просто мешает? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  11. Креатив. Тюменцы в голом виде спасают «Круглую баню». «Если власти раздевают исторический центр, то нам тем более не стыдно». ФОТО (ruse). Ura.ru (2013-06-24). Alirita 2019-05-23.
  12. «Если тут замешана Галина Рокецкая, то все, капут!» (ruse). Ura.ru (2013-10-22). Alirita 2019-05-23.
  13. Овсянникова, Елена; Екатерина Журавлева. (2014) Баня, archive (ruse), p. 48. ISBN = 978-5-000750-14-8.
  14. Увековеченная история круглой бани (ruse). TMN (2014-04-04). Arkivita el la originalo je 2019-05-27. Alirita 2019-05-22.
  15. Тренд лета – архитектурные футболки (ruse). Vsluh.ru (2014-06-07). Alirita 2019-05-23.
  16. Ольга Селезнева (2014-06-20) «Идите в баню!» (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  17. Иван Чупров (2014-07-29) Тюменская круглая баня может стать культурным центром (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-05-23.
  18. Прямой разговор с Владимиром Якушевым. Текстовая версия (ruse). Vsluh.ru (2015-12-01). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  19. Николай Бастриков (2015-12-17) «Работаем, как в Барселоне». Тюменских креативщиков отправляют в баню (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  20. Ростислав Журавлев (2015-12-12) За право разместиться в «Круглой бане» выстроилась очередь: арт-резиденция, инновационный центр, ТюмГУ и даже подключились единороссы. ФОТО (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  21. Ольга Никитина (2016-08-08) Круглой бане предстоит государственная экспертиза (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  22. Надежда Карташова, Борис Конаков (2016-09-26) Скандальный глава тюменского «исторического» комитета ушел в отставку (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  23. Ольга Никитина (2017-11-15) Тюменский подросток снял фильм о круглой бане (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  24. Светлана Сафронова (2018-03-04) В Тюмени горела круглая баня (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  25. Тюменский экскурсовод вышел на пикет в защиту круглой бани (ruse). Park72.ru (2018-03-08). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  26. Павел Маркуш (2019-02-26) В знаменитой тюменской «круглой бане» могут открыть планетарий (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2019-02-26. Alirita 2019-05-23.
  27. Елена Познахарёва (2019-07-23) Знаменитую круглую баню в Тюмени признали памятником архитектуры. Наконец-то! (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-09-09.
  28. Дарья Казакова (2019-08-15) Александр Моор рассказал о будущем круглой бани в Тюмени (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-08-15. Alirita 2019-09-09.
  29. Юрий Шестак (2019-11-22) В Тюмени представили концепт планетария в Круглой бане (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-28. Alirita 2020-02-16.
  30. В круглой бане Тюмени могут открыть планетарий (ruse). Kommersant (2019-11-23). Arkivita el la originalo je 2019-11-25. Alirita 2020-02-16.
  31. Артур Галиев (2020-08-09) Круглая баня изнутри: фоторепортаж с субботника в историческом памятнике Тюмени (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-03. Alirita 2021-01-27.
  32. Екатерина Петрова (2020-08-17) От голых акционистов до 3D-модели: как в Тюмени спасают уникальный памятник конструктивизма (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-23. Alirita 2021-01-27.
  33. Тюменскую круглую баню просканировали лазером (ruse). Nash Gorod (2020-08-17). Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2021-01-27.
  34. Юрий Норицын (2022-09-14) Инвестор представил рендеры будущего планетария в Тюмени. Фото (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2022-09-14. Alirita 2024-03-21.
  35. Стало известно, как Круглая баня будет выглядеть после реконструкции. Смотрим рендеры (ruse). Nash Gorod (2022-09-14). Arkivita el la originalo je 2024-03-21. Alirita 2024-03-21.
  36. Илья Бородин (2023-11-21) Изменились сроки реконструкции круглой бани в Тюмени (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2023-12-04. Alirita 2024-03-21.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.