Rosalía de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosalía de Castro.

Rosalía de CASTRO (Santiago de Compostela, Galegio, Hispanio, 24-a de februaro de 1837Padrón (A Coruña), 15-a de julio de 1885) estis poetino kaj novelistino en la lingvoj galega kaj kastilia.

Ŝi estas la kerna figuro de la Rexurdimento, la lingva renaskiĝo de la galega literaturo en la 19-a jarcento, aŭtorino de Cantares gallegos (Galegaj kantoj, 1863), fonda verko de tiu renaskiĝo, unua verko komplete verkita en galega lingvo post pluraj jarcentoj. Ŝi estas sendube unu el la figuroj plej elstaraj de la Romantikismo en la galega kaj kastilia lingvoj, kies sentimentala lirikismo esprimas la persiston en Hispanio de la romantikisma skolo dum la dua duono de la 19-a jarcento.

Ŝi edziniĝis al galega historiisto, Manuel Murgía, kaj la paro vivis tre ofte ekonomiajn hejmajn krizojn, eble pli penigajn ol la absoluta mizero. Aldoniĝis al tiu cirkonstanco nekalkuleblaj malfeliĉoj kaj malsanoj al membroj de la familio: la forpaso de la patrino kaj unu el la filoj de la poetino, kaj kiel sekvo propra malsano de Rosalía. Tio enorme influis en ŝia poezio, kiu mirinde sciis esprimi la intiman doloron de tiom da malfeliĉoj kaj la melankolion de pasintaj amaj rememoroj. Cetere, ŝi havis tre akutan sentivecon, kaj tial ŝi sentis kiel proprajn la problemojn de la galega gento: la mizeron de la malriĉaj kamparanoj kaj fiŝkaptistoj, por kiuj ŝi ĉiam montriĝis speciale solidara. Tiu privata dolora vivo, tristeco al sia gento kaj la ofta griza galega pejzaĝo aperas konstante en la versoj de Rosalía.

Ofte, ŝiaj rememoroj venis al ŝi neelteneble kaj la sentoj akompanataj de dolĉa nostalgio sin tradukis en amaj versoj.

Rosalía de Castro publikigis admirindajn verkojn: “La flor” (La floro, 1857), unua verko de poemoj; “La hija del mar” (Filino de l' maro) kaj “Flavio” (Flavio, 1867) ambaŭ noveloj; “A mi madre” (Al mia patrino, 1863), libro de poemoj plene dediĉita al ŝia patrino; “Cantares gallegos” (Galegaj Kantoj), popularaj kanzonoj elvokantaj Galegion; “Ruinas” (Ruinoj, 1866) kaj “El caballero de las botas azules” (La kavaliro kun la bluaj botoj, 1867), ambaŭ en prozo; “Follas Novas” (Novaj Folioj, 1880), poemoj esprimantaj ŝian intimecon; “El primer loco” (La unua frenezulo, 1881). Fine, ŝi ankaŭ verkis libron en la kastilia lingvo “A orillas del rio Sar” (Ĉe l' bordoj de rivero Sar, 1885), en kiu ŝi, en brilaj versoj, konfirmas la turmenton de sia privata vivo, montrante klaran religian inklinon.

Rosalía de Castro signifas la renaskiĝon de la moderna galega liriko. Ŝi forpasis en 1885.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Komunejo