Xosé María Díaz Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Xosé María Díaz Castro.

Xosé María Díaz Castro (O Vilariño, Guitiriz, la 19an de februaro 1914 - Lugo, la 2an de oktobro 1990) estis galega poeto kaj tradukisto. En 2014 oni dediĉas al li la Tagon de la Galega Beletro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Xosé María naskiĝis en kampara familio, filo de María Manuela Castro López, la tria el kvar gefratoj (Antonio, María kaj Serafín), kaj de Isidro Díaz Calvo, kontoristo de la magistrato de Trasparga (nun Guitiriz). En 1929 li ekstudis en la Seminario de Mondoñedo, kie li konatiĝis kun alia galega poeto, Aquilino Iglesia Alvariño.

Oni vokis lin al militservo kaj aljuĝis al li la korpon de milita sano en Koruno, kie li laboris kiel brankardisto kaj sanitaristo. Dum la Hispana Enlanda Milito, post unu semajno en la fronto de Asturio, oni sendis lin al la Milita Kliniko de la Hospitalo de Pontevedro .

Naskiĝa domo en O Vilariño dos Cregos.
Plato sur la domo.

En la jaro 1939 li revenis al la seminario, sed li tuj forlasis ĝin. La poeto Aquilino Iglesia Alvariño, direktoro de la Lernejo León XIII, en Vilagarcía de Arousa, dungis lin kiel instruiston. Tie li instruas la anglan, la latinan...

Forlasinte la ekleziajn studojn, li frekventis liceon kaj ricevis sian abiturientan diplomon en 1945. Sekve li licenciiĝis pri Filozofio kaj Beletro ĉe la Universitato de Salamanko,[1]. Li fakiĝis pri modernaj lingvoj[2]. En 1948 li translokiĝis al Madrido, kie li laboris kiel tradukisto ĉe oficialaj kaj privataj institucioj; interalie, li laboris unue pri sekurec-temoj ĉe la Ministerio pri Internaj Aferoj, kaj poste en la Informada Servo.

Poste li laboris kiel instruisto de modernaj kaj klasikaj lingvoj kaj ĉe la Supera Scienc-esplora Konsilio[3] , kie li estis la ĉefo de la Servo pri Informado kaj Dokumentado de la Malvarmo-Instituto. En la Instituto pri Hispana Kulturo li laboris ĝis 1966; tie li respondecis pri traduk-servoj de la franca, angla, germana, itala, portugala, nederlanda kaj nordiaj lingvoj.

Seminario de Mondoñedo, kie li studadis dum sep jaroj.

En la 10-a de aŭgusto 1954 li edziĝis al María Teresa Zubizarreta Bengoechea, el Urretxu (Gipusko, Eŭskio). Ili ricevis tri filojn: José Mari, Maite kaj Íñigo, ĉiuj same naskiĝintaj en Urretxu.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Díaz Castro publikigis siajn unuajn versaĵojn kiel 17-jarulo en la revuo Lluvia de rosas de Taragono (Katalunio), en la hispana, sed lia ekstudo en la seminario kaj la kontakto kun Aquilino Iglesia Alvariño, decidige antaŭenpuŝis lian verkistan karieron kaj pelis lin ekverki galege [4]. Tiel li publikigis en la ĵurnalo El Progreso Villalbés en la 6-a de aŭgusto de 1931 siajn unuajn poemojn en la galega [5], Lembranzas e sospiros (Rememoroj kaj suspiroj). Poste venis Baix'o o calor (Subvarme, 14/10/31), Lá vou, amor (Mi venas, amo, 22/01/32), As formigas (Formikoj, 28/06/32), Era un contiño de fadas (Fe-rakonto, 8/8/32), kaj fine du nepublikigitaj poem-kajeroj, ankaŭ en la galega, Follas verdes (Verdaj folioj) en 1934 kaj Follas ô aire (Folioj en la aero), inkludanta versaĵojn verkitajn de 1932 ĝis 1935. Li krome publikigis poemojn en Vallibria, Mundo de Ahora kaj Perla del Calvario.[6]

Post la Hispana Enlanda Milito li plu verkadis. La 16-an de aŭgusto 1946 li estis premiita en la Floraj Ludoj de Betanzos danke al la hispanlingva poemo El Cántico de la Ciudad (Urbokanto) en la hispana, kaj al Nascida d'un soño (Naskiĝinta el sonĝo, tri sonetoj) en la galega.[7] Plu aperis poemoj en la galega el lia plumo en revuoj kiel La Noche, Cartel, Sonata Gallega, AlbaÍnsula.

"Kiel ajn, la poezio de Díaz Castro estas unu el la plej modelaj de la nuna tempo, kaj kvankam ĝi estas profunde galega laŭ spirito, ĝi estas ankaŭ universala pro ties alteco kaj pro la vero, kiun ĝi entenas ".
F. del Riego[2]


Per sep poemoj Francisco Fernández del Riego inkludis lin en sian antologion Escolma da poesía Galega, IV, Os Contemporáneos, publikigitan de la eldonejo Galaxia en Vigo en 1955. En diversaj revuoj kaj ĵurnaloj aperis aliaj poemoj kaj artikoloj liaj en la hispana kaj en la galega; oni konas proksimume ducenton [8] da galeglingvaj poemoj el lia plumo.

Nimbos[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, oni konsideras Díaz Castro unulibran aŭtoron,[9] pro la sole presita libro Nimbos (‘’Nimboj’’),[10] eldonita en Vigo ĉe la eldonejo Galaxia la 9-an de julio 1961,[11] kiu tre influis sur la postajn poetojn pro ties perfekteco, pro la zorgoj pri Galegio kaj pri la bazaj problemoj de la homo, nome vivo, morto kaj tempopaso. Oni kutime inkludas Díaz Castro en la Generacion de 36 kune kun poetoj kiel Carvalho Calero, Celso Emilio Ferreiro kaj Aquilino Iglesia Alvariño. La verko, kiu enhavas reviziitajn poemojn iam elektitajn de Fernández del Riego, montras pripenson pri la homa destino per la ekzistada kaj religia zorgoj kaj per la emo al unuiĝo kun la naturo. En unu el ĝiaj plej konataj poemoj, "Penélope", la poeto parolas pri dormanta Galegio, sed ne rifuzas esperon por sia lando.

La poezia voĉo de Díaz Castro baziĝas sur riĉa, trafa lingvaĵo, el kiu fontas ĝusteco de bildoj kaj la profunda elvokivo distilita el liaj versoj. La temoj, ĉiam tegitaj en elegantaj vestoj de modela klasikismo, estas tiuj de la granda universala poezio. Carvalho Calero asertis, ke Nimbos restarigis en la galega literaturo la absolutan poezion.[12]

Tradukisto[redakti | redakti fonton]

Lagostelle, cemiterio, placa.JPG

Li scipovis pli ol dek du lingvojn, kaj kvankam li galegigis el la germana la Poemojn de Maria de Rainer Maria Rilke[2], li ĉefe tradukis en la hispanan. En tiu ĉi lingvo li publikigis verkojn de, interalie, la sveda Verner von Heidenstam (Nobel-premiito pri Literaturo en 1916), la danoj Henrik Pontoppidan e Johannes V. Jensen (Nobel-premiitoj pri Literaturo en 1917 kaj 1944), la aŭstra-hungaro Rilke, la irlandano William Butler Yeats (Nobel-premiito pri Literaturo en 1923), la usonanoj T. S. Eliot kaj Walt Whitman, la britoj G. K. Chesterton e Frederick Forsyth, la germano Friedrich Schiller aŭ la francoj Arthur Rimbaud, Paul Valéry, Alphonse de Lamartine kaj Paul Claudel.[13] Li ankaŭ redonis en la anglan la hispanajn poetojn Federico García Lorca kaj Rafael Alberti.[1]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo Díaz Castro, Xosé María (Parga, Guitiriz 19-2-1914 - Lugo 2-10-1990) de la Enciclopedia Galega Universal.
  2. 2,0 2,1 2,2 Fernández del Riego, Francisco (1971): Historia da Literatura Galega, Galaxia, Vigo, 2a eldono, p.214-216
  3. Castro Tomé, Germán, "Díaz Castro alcanza el olimpo de las Letras Galegas al cumplirse su centenario", Mundiario, 6/02/2014 hispane.
  4. Vázquez López, X. F. “A muller na poesía galega de Xosé María Díaz Castro”. Actas do VII Congreso Internacional de Estudos Galegos. Barcelona 28 ó 31 de maio de 2003. Eld. de Helena González Fernández kaj María Xesús Lama López. Sada: Edicións do Castro / AIEG / Filoloxía Galega (Universitato de Barcelono), 2007. ISBN 978-84-8485-266-7
  5. Requeixo, Armando; "Xosé María Díaz Castro, poeta de preguerra". Madrygal. Revista de Estudios Gallegos (Universitato de Alcalá de Henares), nº 4, 2001, p. 99-109 (en Dialnet).
  6. Perla del Calvario estis la organo de la Pasiona Ordeno de Mondoñedo (Armando Requeixo, "Xosé María Díaz Castro, poeta de preguerra". Madrygal nº 4, p. 106).
  7. González Tosar, Luís; Díaz Castro: luz e sombra radiantes La Voz de Galicia.
  8. Armando Requeixo (2014) "Limiar" en Díaz Castro, Xosé María Cartafol de Traducións e outros poemas. Consello da Cultura Galega, p. 28
  9. "O autor de Penélope" Consello da Cultura Galega.
  10. Antaŭrigardo de la eldono de 2006 de Nimbos ISBN 978-84-8288-965-8, en Google Books.
  11. [http://www.crtvg.es/informativos/a-festa-da-palabra-homenaxeou-a-xm-diaz-castro-73793 A Festa da Palabra omaĝis X. M. Díaz Castro. Televisión de Galicia.
  12. Díaz Castro, Xosé María, Nimbos, 1982, Editorial Nacional, Madrid, 72 p., ISBN 978-84-276-0612-8, en la galega kaj en la hispana, kun enkonduko de Carballo Calero.
  13. Requeixo, Armando; Unha aproximación a Nimbos de Xosé María Díaz Castro, Eduga, nº 12, majo 1996, p. 101-120 (en Dialnet).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]