Roberto Vidal Bolaño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vidal Bolaño.

Roberto Vidal Bolaño [roberto bidal' bolanjo] (naskiĝis en Santiago-de-Kompostelo la 31an de julio 1950 kaj mortis la 11an de septembro 2002 samloke) estis galega verkisto kaj teatra aktoro. En 2013 oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prezentaĵo de ludo de Bailadela da morte ditosa en Ribeira.

Post sia laboro kiel komizo kaj oficisto, li studis en vespera mezlernejo ĉar li celis enskribiĝi en la Oficiala Kinolernejo de Madrido. Tamen la lernejo malaperis en 1975 kaj liaj deziroj ne povis realiĝi. Li kontaktis la kulturan asocion O Galo kaj la kinogrupon Lupa, fonditan de Euloxio Ruibal, kaj de iliaj membroj naskiĝis la trupo Obradoiro. Tiu malaperis ĉar Roberto devis militservi en Melilo. En 1974 li fondis la trupon Antroido kune kun Laura Ponte Santasmarinas, galega aktorino naskiĝinta en Bonaero. Kun tiu ensemblo li partoprenis la Festivalon de Nova Teatro de Rivadavia, kie li diskoniĝis kiel dramaturgo kaj surscenigisto.

Ĉar li estis eksigita de sia laboro kiel bankoficisto, li decidis transformi la ensemblon Antroido en la unuan profesian trupon en Galegio. La unua teatraĵo de la nova Antroido estis Laudamuco, señor de ningures (Laudamuco, sinjoro de nenie), kiu premieris en la lernejo La Salle de Santiago kun granda sukceso; ĝi estis 90-foje prezentita en kaj ekster Galegio, ĉiam en la galega. Sekvis pluraj aliaj teatraĵoj. En 1980 Antroido unuiĝis kun la trupo Andrómeda, de Eduardo Alonso, kaj tiel aperis la nova projekto Teatro do Estaribel.

Vidal Bolaño adaptis plurajn tekstojn de Xosé Luís Méndez Ferrín, kiujn li kunigis en la spektaklon Percival, pro kio li ricevis la premion Ormedalo Urbo Valadolido. Li estis unu el la unuaj reĝisoroj, kiuj partoprenis en oficiala teatrotrupo galega: en 1984 li enscenigis sian verkon Agasallo de sombras (Ombrodonaco) kun la Galega Dramcentro, en kiu montriĝis profunda analizo de Rosalía de Castro kaj de ŝia rilato kun Manuel Murguía.

Vidal Bolaño deklaris, ke li dubas pri la efektiva interesiĝo de la aŭtonoma registaro de Galegio pri la galega teatro, kaj pri ĝia kompetento por direkti la Galegan Dramcentron. Tio estigis grandan polemikon, kaj sekve la aŭtonoma registaro apartigis Vidal Bolaño de la Galega Dramcentro, kiun li mem siatempe helpis krei. Pri tio li verkis kaj interpretis monologon: Caprice des Dieux (1985); en ĝi li ĝisfunde kritikis la galegan teatron, atakante la konsiliston pri kulturo, Victor Manuel Vázquez Portomeñe, kaj ankaŭ siajn kolegojn, la ceterajn teatristojn, ĉar li konsideris, ke ili ne sufiĉe apogis lin en la konflikto. Abunde oni prezentadis tiun teatraĵon, kaj el ĝi venas la simbolo, per kiu Vidal Bolaño famiĝis: lia ruĝa klaŭno-nazo.

Rezulte de tio, la aŭtonoma registaro de Galegio rifuzis subvencii alian spektaklon, kaj kiel kondiĉon por monhelpi al li por plia teatraĵo, ĝi postulis drastan ŝanĝon de la intrigo. Tial li decidis iom apartiĝi de teatro kaj turniĝi al aŭdovidaj produktaĵoj. Li verkis scenarojn por la Televido de Galegio kaj la Hispana Televido, kaj aktoris en filmoj kiel Sempre Xonxa (Ĉiam Xonxa) kaj A língua das bolboretas (La papilia lingvo), kaj en televidserioj. Krome, li laboris en reklamaj filmetoj kaj dublis. Li plene revenis al teatro en 1991.

En 2001 li prezentis kun la Galega Dramcentro la teatraĵon Rosalia, kiun Ramón Otero Pedrayo verkis en 1958. Vidal Bolaño draste adaptis la tekston por igi ĝin efektive prezentebla. En la broŝuro por la spektantoj de la teatraĵo Días de gloria, li asertis:

Ĉe forgesita angulo de nia nuntempo certe ekzistas hodiaŭa, ĉi tie realigebla teatro. Teatro kun sufiĉa fido je si mem kaj je la socio, en kiu ĝi naskiĝas, kaj kiun ĝi servas. Teatro helpanta redoni al la civitanoj la rajton je renkontiĝejo, kie ili speguliĝu, kie ili povu identiĝi kaj kiun ili eksentu kiel propran. Teatro celanta revivigi tiujn simbolojn de sia identeco, kiuj ebligas ĝian ekziston.

Liaj lastaj roloj estis en la trupo Teatro do aqui, lia vivofina ensemblo. Li ricevis multajn agnoskojn pro sia kariero, inter kiuj elstaras la premioj Rafael Dieste (1992 kaj 1997), María Casares (1998, 1999, 2001 kaj 2003) kaj Max (2001). Liaj vortoj kondensigas sian vivkoncepton:

Mi estas homo... maljunulo kun ĉapelo kaj lipharoj, kiu absolute malrespondece, insistas pri la stulta obsedo vivi per kaj por unu el la profesioj hodiaŭ plej absurdaj en la mondo, kaj tamen pro tio pli grandiozaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Stratplato en Santiago.
  • Laudamuco, señor de ningures (Laudamuco, sinjoro de nenie, 1976, eldonita en 1977)
  • Antroido na rúa I (Stratkarnavalo 1, 1978)
  • Antroido na rúa II (Stratkarnavalo 2, 1979)
  • Xaxara, Peituda, Paniogas, Tarelo, o Rapaz e o Cachamón, ou como trocar en rato pequecho o meirande xigantón (Xaxara, Grandmamulino, Flatemulo, Babilema, la Knabo kaj Cachamón, aŭ kiel turni en museton la plej grandan giganton 1979), kun pupoj kaj maskitaj aŭtoroj. Vidal Bolaño konsideris ĝin kiel sia plej malbona teatraĵo.
  • Ruada das papas e o unto (Stratdiboĉo kun kaĉo kaj graso, 1981). Pupteatraĵo.
  • Touporroutou da lúa e do sol (Ton ton ton ton de la luno kaj la suno, 1982). Pupteatraĵo.
  • Romance dos figos de ouro (Romanco de la oraj figoj, 1983). Pupteatraĵo kun pupoj de la artisto Roberto Roel Rivera..
  • Memoria de mortos e ausentes (Rememoro pri mortintoj kaj forestantoj, 1978)
  • Bailadela da morte ditosa (Danco de la ĝoja morto, 1980)
  • Agasallo de sombras (Ombrodonaco, 1984, eldonita en 1992)
  • Caprice des dieux (titolo en la franca: Kaprico de la dioj, 1985)
  • Cochos (Porkoj, 1987, eldonita en 1992). Monologo pri la bedaŭrindaj kondiĉoj de la elmigrintoj en Germanion.
  • Días sen gloria (Sengloraj tagoj, 1992). Prostituitino postsekvas nepagintan klienton sur la Jakoba Vojo.
  • Saxo tenor (Desgracia arrabaldeira improbable entre loucos, chourizos, gánsters, chulos, currantes e putas) (Tenora saksofono (Ĉirkaŭurba malprobabla malfeliĉo inter frenezuloj, ŝtelistoj, gangsteroj, putinestroj, laboristoj kaj ĉiesulinoj, 1993). La intrigo turniĝas ĉirkaŭ ĵazo kaj drogo, la solaj komunaj aferoj por plej variaj roluloj.
  • As actas escuras (La obskuraj dokumentoj, 1994)
  • Anxeliños (Anĝeletoj, 1997)
  • Doentes (Malsanuloj, 1998). Du pacientoj vagadas tra Santiago ĉar la hospitalo fermiĝas; Vidal Bolaño uzas ok aktoroj, kiuj prezentas pli ol kvindek rolulojn.
  • A ópera de a patacón: versión libre para charanga e comediantes pouco ou nada subsidiados (La unugroŝa opero: libera versio por fanfaro kaj komediistoj malmulte aŭ tute ne subvenciitaj). Reverkita el teksto de Bertolt Brecht kaj muziko de Kurt Weill kun aliaj tekstoj de John Gay.
  • Rastros (Spuroj, 1998)
  • Sen ir máis lonxe (Ekzemple, 1999). Molologo de maljuna klaŭno.
  • Criaturas (Estuloj, 2000)
  • A burla do galo (La primoko de la koko, 2001), prezentita ankaŭ en Portugalio.
  • Mar revolto (Malkvieta maro, 2001) . Ĝi baziĝas sur reala okazintaĵo: La portugala kapitano Henrique Galvão, gvidante la Iberian Revolucian Liberiĝ-Komitaton, kaptas la transatlantikan ŝipon Santa María kun la celo denunci la hispanan kaj portugalan diktaturojn. La verkon mendis la Galega Dramcentro kaj tri nordportugalaj trupoj por fortigi la ligojn inter Galegio kaj Portugalio. Ĝi premieris ĉe la teatro Campo Alegre de Oporto kaj adiaŭis ĉe la teatro Rosalía de Castro de Koruno.
  • Animaliños (Bestetoj, 2002). Helikoj invadas kvartalon kaj la najbaroj klopodas forigi ilin per kontraŭefikaj metodoj.
  • Integral (Integra, 2002, publikigita postmorte en 2003). Mendita de la Teatro-lernejo de la Municipo Narón. Ĝi disvolviĝas en kabaredo.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Perspectivas do teatro galego actual (Perspektivoj de la nuna galega teatro, 2002)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Día das Letras Galegas a Roberto Vidal Bolaño, Reĝa Galega Akademio, 23/06/12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]