Saltu al enhavo

Ruĝa arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa arbalciono
Ruĝa arbalciono
Ruĝa arbalciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: Ruĝa arbalciono H. coromanda
Halcyon coromanda
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Halcyon capensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Ruĝa arbalciono aŭ Ruĝa alciono[1] (Halcyon coromanda) estas mezgranda arbalciono, tio estas birdo de la familio de Halcionedoj kaj superfamilio de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ alcionon, aliajn arbalcionojn kaj kukabaraojn.

Distribuo

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas amplekse disvastigita en orienta kaj sudorienta Azio, el Sudkoreio kaj Japanio norde, suden tra Filipinoj ĝis Sundaj insuloj, kaj okcidenten ĝis Ĉinio kaj Barato. Ĝi estas migranta, ĉar la birdoj de la norda parto de la teritorio migras tiom suden kiom ĝis Borneo dum vintro. Surloke ofta en sudaj partoj de la teritorio, la Ruĝa alciono estas rara en Japanio, kie ĝi estas tre serĉata kaj dezirata de birdumantoj. La Ruĝa alciono loĝas en arbaroj el mezvarmaj al tropikaj zonoj, ofte en maldensaj ĝangaloj kaj pluvarbaroj.

Ruĝa arbalciono ĉe la Tigrorezervejo Sunderban, Barato

Tiu specio estas proksimume 25cm longa. La Ruĝa arbalciono havas tre grandan, brilruĝan bekon kaj same ruĝajn krurojn. La korpo estas iome malhelruĝa, ĝenerale kun nuancoj al purpura koloro en vosto; la pugo estas helblua. Estas iome da seksa dimorfismo, kelkaj fakuloj asertas, ke maskloj estas iom pli brilaj en plumaro.

Kiel aliaj alcionoj, la Ruĝa arbalciono ĝenerale manĝas fiŝojn, krustulojn kaj grandajn insektojn, kvankam en areoj kun malpli da fluanta akvo, oni scias, ke ili predas ankaŭ ranojn kaj aliajn amfibiojn. Pro ties prefero por densaj arbaroj, tiu arbalciono estas pli aŭdata ol vidata. Tiuj birdoj ĝenerale moviĝas sole aŭ en paroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Halcyon coromanda havas la jenajn subspeciojn:[2]

  • H. c. coromanda - (Latham, 1790)
  • H. c. major - (Temminck & Schlegel, 1848)
  • H. c. bangsi - (Oberholser, 1915)
  • H. c. mizorhina - (Oberholser, 1915)
  • H. c. minor - (Temminck & Schlegel, 1848)
  • H. c. linae - Hubbard & duPont, 1974
  • H. c. claudiae - Hubbard & duPont, 1974
  • H. c. rufa - Wallace, 1863
  • H. c. pelingensis - Neumann, 1939
  • H. c. sulana - Mees, 1970

La specia epiteto rememoras la Koromandelan Marbordon de Barato.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio.
  2. ↑ Gill F, D Donsker & P Rasmussen (Eds). 2020. IOC World Bird List (v10.2). doi : 10.14344/IOC.ML.10.2.

Halcyon coromanda. En la Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 4a de Februaro .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]