Patagona buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝavosta buteo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Patagona buteo
Patagona buteo
Patagona buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. ventralis
Buteo ventralis
(Gould, 1837)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Patagona buteoRuĝecvosta buteo (Buteo ventralis) estas sudamerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio troviĝas en sudaj Argentino kaj Ĉilio, inklude la tutan regionon de Fuegio. Ties natura biotopo estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, aŭ altaltitudaj arbustaroj kaj moderklimataj herbejoj. Pli precize ĉe la Anda Arbaro Patagonia, centrokcidenta Neuquén kaj okcidente de Río Negro, Chubut kaj nordokcidenta Santa Cruz. En ambaŭ flankoj de Andoj el paralelo 36 suden. El norda Bio-Bio al Fuegio, regiono de Magallanes.

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo estas malhelbruna supra. La gorĝo estas blanka kun nigraj mustaĉoj. La brusto estas okra kun fajnaj nigraj vertikalaj bordoj. La ventro estas blankeca kun cinamecaj malhelbrunaj bordoj ĉe flankoj. La femuroj estas cinamecaj kun horizontalaj ruĝecbrunaj strioj. La vosto estas ruĝeca kun naŭ horizontalaj strioj fajnaj kaj nigraj, el kiuj la lasta estas pli dika kaj finas per bordo blanka.

Junulo posedas dum la unua jaro blankajn bruston, ventron kaj femurojn, kun nigraj vertikalaj strioj. La kolflankoj, flankoj, ventro kaj femuroj montras nigrajn striojn rombecajn. La vosto estas griza kun nigraj horizontaj strioj kaj kun sablokolora pinto. Dum la dua jaro ĝi iĝas helbruna kaj je la tria plie malheliĝas, akirante la vosto ruĝecan nuancon, kiu intensiĝas la kvaran vivojaron. Ekzistas melanismaj ekzempleroj, de koloro ĝenerale ruĝecnigra kun subflugiloj kaj vostoplumoj blankaj eluzitaj. La masklo estas 54 al 56 cm longa kaj pezas 950 g; diferenca la ino estas 57 al 60 cm, kaj pezas el 1100 al 1200 g. La enverguro atingas 130 cm.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj klasigas ĝin kiel ĉasisto de arbaro kun varia dieto, kun ioma prefero al birdoj. Oni vidis ĝin tamen predanta predojn multe pli grandajn kiaj la Grizkapa kaŭkeno (Cloephaga polyocephala) kaj kokojn kaj plej ofte pli mezgrandajn birdojn kiaj la Magelana kampefilo (Campephilus magallanicus) aŭ Hejmkolomboj (Columba livia).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Foto[rompita ligilo]; Artikolo[rompita ligilo] dinets.travel.ru