Ruĝkola frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola frankolino
Ruĝkola frankolino, F. a. cranchii
Ruĝkola frankolino, F. a. cranchii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. afer
Francolinus afer
(Müller, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Francolinus afer cranchii
Francolinus afer cranchii

La Ruĝkola frankolino (Francolinus afer) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

La Ruĝkola frankolino reproduktiĝas tra la centra zono de Afriko al la orienta marbordo de Tanzanio.

Ĝi estas 25–38 cm longa, kun gravaj diferencoj inter la grandoj de diversaj subspecioj, el kiuj estas sep. Ĝi estas ĝenerale malhela frankolino, bruna supre kun nigrastriecaj grizaj aŭ blankecaj kolo kaj subaj partoj. La orelareo estas bruna makulo. La beko, nuda vizaĝa haŭtaĵo, kolmakuleto kaj kruroj estas brilruĝaj.

La Ruĝkola frankolino estas timida specio, kiu kaŝemas, kvankam ĝi foje manĝas en malfermaj arbustaroj aŭ terkultivejoj se ĝenado estas limigita kaj estas arbustoj proksime. La nesto estas nuda skrapaĵo, kaj la ino demetas 3 al 9 ovojn.

Disvastigata kaj komuna en sia granda teritorio, la Ruĝkola frankolino estas taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]