Trüllikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolfingen)
Trüllikon
Blazono de Trüllikon
Faktrabdomo en Trüllikon
komunumo en Svislandovilaĝo
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 38′ 21″ N 8° 41′ 36″ O / 47.63917 °N, 8.69333 °O / 47.63917; 8.69333 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 21″ N 8° 41′ 36″ O / 47.63917 °N, 8.69333 °O / 47.63917; 8.69333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1007
Areo 9,80 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 8466
Komunumkodo 0040
Mapo de Trüllikon
vdr

Trüllikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hotelo Hirschen en Trüllikon

Trüllikon situas en la Zurika Vinlando inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo. Al la komunumo Tüllikon apartenas krom la ĉefvilaĝo Trüllikon mem ankaŭ la vilaĝoj Rudolfingen kaj Wildensbuch.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Norde la komunumo limas al la komunumo Schlatt en la Kantono Turgovio, oriente al Ossingen kaj Truttikon, sude al Kleinandelfingen kaj okcidente al Marthalen kaj Benken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trüllikon ne posedas propran fervojstacidomon, sed per poŝtaŭto la stacidomoj de Marthalen kaj Ossingen facile atingeblas, kaj ek de la 12-a de decembro 2004 ĝi estas ankaŭ konektita al la nokta busreto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arekologiaj trovaĵoj pruvis, ke unuaj setlejoj sur la teritorio de la komunumo ekzistis jam en la bronzepoko. Unua dokumenta mencio de Trüllikon datiĝas de la jaro 858, kiam la Monaĥejo Rejnaŭo ricevis de la alemana nobelo Wolvene terposedaĵon en Trullinchiva, Ruadolvinga kaj Willigisbuoh.

Ĝis 1878 ankaŭ la hodiaŭ aŭtonoma komunumo Truttikon, kiu tiam per popola voĉdono sendependiĝis, apartenis al la politika komunumo Trüllikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]