Ruth Dreifuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth Dreifuss
Persona informo
Ruth Dreifuss
Naskiĝo 9-an de januaro 1940 (1940-01-09) (84-jaraĝa)
en Sankt-Galo
Religio judismo vd
Etno Swiss Jews vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ruth Dreifuss

Ruth Dreifuss naskiĝis la 9-an de januaro 1940 en Sankt-Galo, Svislando. Ŝi estas svisa politikstino de la Socialisma Partio de Svislando kaj eksa federacia konsilantino. Ŝi farĝis en la jaro 1999 kiel unua virino kaj unua judino federacia prezidantino de Svislando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ruth Dreifuss licenciĝis en ekonomiaj sciencoj ĉe la Universitato de Ĝenevo. Poste ŝi laboris kiel ĵurnalistiono por Coopération de 1961 ĝis 1964, pose kiel sociologia asistantino en la psikilogia centro de la Universitato de Ĝenevo de 1965 ĝis 1968 kaj universitata asistantino de 1970 ĝis 1972.

Ŝi tiam fariĝis scienca adjunktino ĉe la direkcio por kunlaboro kaj humanisma helpo de la Federacia Departamento por Eksteraj Rilatoj de 1972 ĝis 1981. La 1-an de novembro de 1981 ŝi fariĝis sekretario de la Unio Sindikata Svisa, postenon, kiun ŝi plenigis ĝis la 31-a de marto 1993, kiam ŝi komencis sian postenon en la Federacia Konsilio. Inter 1989 kaj 1992 ŝi estis membro de la urba parlamento de Berno. En 1991 ŝi malsukcesis en la elektiĝi al la Nacia Konsilio de Svislando. Ruth Dreifuss estis elektita la 10-an de marto 1993 al la Federacia Konsilio de Svislando. Antaŭ ŝia elekto la parlamento rifuzis elekti la oficialan kandidatinon de la Social-Demokrata Partio, s-ino Christiane Brunner, anstataŭ kiu estis elektita Francis Matthey. Sekvis granda protesto de la virinoj en la tuta lando. Matthey rifuzis sian elektiĝon pro premo de sia partio. Dreifuss estis prezidanto de la Federacia Konsilio en la jaro 1999. Ŝi forlasis la postenon de federacia konsilanto en la jaro 2002.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]