Sasxsek
Sasxsek | |
konstruita lingvo | |
---|---|
Kreinto | Dana Nutter |
Dato | 2003 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Sasxsek |
Sasxsek [sas.ə.sek] estas miksa planlingvo proponita de Dana Nutter en 2003. Ĝiaj radikoj estas forte modifitaj kaj monosilabaj kiel Volapuko, sed ĝia gramatiko sekvas izolanta-aglutinan modelon.
La celo de la aŭtoro estas krei lingvon facile prononceblan kaj lerneblan al ĉiuj popoloj.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Alfabeto kaj prononco
[redakti | redakti fonton]La alfabeto havas 24 literojn:
A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V X Z
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v x z
Malsame al Esperanto:
sasxsek | IFA | Esperanto | indikoj |
---|---|---|---|
C | [ʧ] | ĉ | |
H | [x] | ĥ | |
J | [ʤ] | ĝ | |
Q | [ŋ] | kiel la angla ng en king aŭ la ĉina Běijīng (北京) | |
R | [ɹ] | postalveola proksimigante, kiel la angla r en run | |
U | [w] | ŭ | post vokaloj |
X | [ə] | kiel la lasta a de la portugala casa, la a de la angla about, aŭ la e de la franca le | |
I | [j] | j | post vokaloj |
Morfologio
[redakti | redakti fonton]Ne estas artikoloj, nur vortetoj, kiuj iom (malmulte) similas al ili laŭ uzo: je, e, a, li kaj lu.
Vorteto je indikas emfazon. Vorteto e indikas nominativon, se la subjekto ne venas rekte antaŭ verbo. Vorteto a indikas akuzativon, se la objekto ne venas rekte post la verbo.
Li kaj lu (nur kun semantika malsamo) indikas propran nomon.
La konjunkcioj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -a (ka = kaj).
La adjektivoj kaj adverboj finiĝas per -i kaj havas komparan formon kun sufikso -isi (pli) aŭ -imi (malpli) (megi = granda; megisi = pli granda; megimi = malpli granda).
Demonstraj pronomoj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -o (co = ĉi tio; to = tio).
Personaj pronomoj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -o (mo = mi; fo = vi; lo = li, ŝi, ĝi, ili. La refleksiva estas so (se), kiel en la latina lingvo. Estas du pronomoj por ni, kiel en la portugala lingvo, mofo (inkluziva ni, t.e., ni kaj vi), molo (ekskluziva ni, t.e., ni sen vi) kaj mofolo (tute inkluziva ni, t.e., ni, vi kaj ili). Estas ankaŭ la pronomoj uo (oni, iu), no (neniu) kaj ho (kiu). Ne estas posedaj pronomoj.
Verboj ne varias laŭ persono, tempo, aŭ aspekto, sed estas du modoj: indikativo kaj imperativo. Oni uzas la vorteton mi por indiki estinton, ci por indiki prezencon kaj fi por indiki futuron: mo mi kin; mo ci kin, mo fi kin (mi iris/ mi iras/ mi iros).
Participon oni formas per -i :don / doni (doni / donita, donata, donota, donita, donanta, dononta). Se bezone, oni povas uzi -eri por aktiva participo kaj -ari por pasiva: don / doneri / donari (doni/ doninta, donanta, dononta / donita, donata, donota).
Oni formas la pasivan voĉon per -a.
Bazaj prepozicioj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -u (tu = al; mu = el).
La substantivoj ne varias laŭ kazo (kiu estas indikata de vorteto) aŭ nombro. Ne estas gramatika ĝenro. Kiam oni bezonas indiki la sekson, oni uzas la sufiksojn -ai (-in-) aŭ -au (vir-) bov = (ge)bovo; bovai = bovino; bovau = virbovo.
Oni derivas substantivojn de verboj per sufiksoj -e, -a, -o, -uk (don = doni; dono = donaĵo).
Kiel en la portugala lingvo, la semajntagoj ne havas nomojn, sed nombrojn.
Nombroj
[redakti | redakti fonton]sasxsek | Esperanto |
---|---|
ien | 1 |
duv | 2 |
san | 3 |
kuad | 4 |
fim | 5 |
ruk | 6 |
sep | 7 |
bat | 8 |
nauf | 9 |
des | 10 |
hek | cent |
kil | mil |
kilxnaufxhekxbatxdesxkuad | 1984 |
duvausi | miliono |
Por formi ordajn nombrojn oni metu -iti | |
duviti | dua |
saniti | tria... |
Sufiksoj
[redakti | redakti fonton]sasxseka sufikso | signifo | sasxsek | Esperanto | sasxsek | Esperanto |
---|---|---|---|---|---|
aus | Potenco de 1000. | duv san |
du tri |
duvaus sanaus |
biliono miliono |
ik | Abstrakteco | human | homo | humanik | homeco |
is | Pligrandigo, "-eg-" | boni | bona | bonisi | bonege, pli bona |
im | Malpligrandigo, "-et-" | tepi | varma | tepimi | varmeta, malpli varma |
formas onajn nombrojn, "-on-" | kuad | kvar | kuadim | kvarono | |
iq | Moŝteco | renai | virino | reniqai | sinjorino |
ih | Aĉeco, "-aĉ-" | renai | virino | renihai | virinaĉo |
ib | Iĝo, "-iĝi-" | bonisi | bona | bonisib | boniĝi. |
Nombre indikas oblajn nombrojn, "-obl-" | san | tri | sanib | trioble | |
if | Igo, "-ig-" | bonisi | bona | bonisif | bonigi. |
it | Plejgrandigo | megi | granda | megiti | plej granda |
kaj ordaj nombroj | ien | unu | ieniti | unua | |
uk | Instituto kiu havas la celon indikitan de la radiko | don | doni | donuk | karito |
us | Ilo, "-il-" | kin | iri | kinus | veturilo |
o | Umo, "-um-" | don | doni | dono | donaĵo |
e | Faranto | don | doni | done | donanto |
a | Farati, "-uj-" | don | doni | dona | donati |
are ( a+ (r)e ) | Farato, "-uj-" | don | doni | dona | donato |
Ekzemplo de vortformado:
sasxsek | Esperanto | sasxsek | Esperanto |
---|---|---|---|
kitab + haus | libro + domo | kitabxhaus | biblioteko |
fon + hun | sono + arto | fonxhun | muziko |
ruk + kok | ses + angulo | rukxkok | heksagono |
mu + kin | el + iri | mukin | eliri, foriri |
fu + kin | antaŭ + iri | fukin | progresi |
Sintakso
[redakti | redakti fonton]Normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la kazajn vortetojn. La noma grupo estas formata [demonstra pronomo] [kvanto/kvalito] [grandeco/pezo] [koloro/aspekto] [participo] [substantivo].
Por nei, oni uzas la prepozicion nu- (=sen) en la vorto neigita:
sasxsek | Esperanto |
---|---|
je mo ni kin | ne mi venas, sed alia homo; |
mo ni kin | mi venas ne nun, sed mi venis aŭ venos; |
mo mi nukin | mi ne venas. |
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]sasxsek | Esperanto |
---|---|
mo don kitab fu lo | mi donis la libron al li. |
mo don kitab fu lo mu kitabuk | mi donis al li libron el biblioteko. |
mo nam li deinx | mi nomiĝas Dana. |
li maks som blizu mo | Max dormas apud mi. |
kiv lu comolaqma tav tu li asia | monto Everesto estas en Azio. |
li kosta'rika meli tavo | Kostariko estas bela loko. |
li misr hav menisi piramid | Egipto havas multaj piramidojn. |
li nihonjin fab boni uagon | Japananoj faras bonajn aŭtojn. |
ha fo pud ju li iqglis. | Ĉu vi parolas la anglan lingvon? |
ha fo jug li sahmat. | Ĉu vi ludas ŝakon? |
li <jorj oruel> tulis kitab lu kilxnaufxhekxbatxdesxkuad | George Orwell verkis la libron "1984". |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo[rompita ligilo]
|