Sasxsek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sasxsek
Kreinto Dana Nutter
Dato 2003
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg
Simbolo de lingvo Sasxsek

Sasxsek [sas.ə.sek] estas miksa planlingvo proponita de Dana Nutter en 2003. Ĝiaj radikoj estas forte modifitaj kaj monosilabaj kiel Volapuko, sed ĝia gramatiko sekvas izolanta-aglutinan modelon.

La celo de la aŭtoro estas krei lingvon facile prononceblan kaj lerneblan al ĉiuj popoloj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

La alfabeto havas 24 literojn:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V X Z
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v x z 

Malsame al Esperanto:

sasxsek IFA Esperanto indikoj
C [ʧ] ĉ
H [x] ĥ
J [ʤ] ĝ
Q [ŋ] kiel la angla ng en king aŭ la ĉina Běijīng (北京)
R [ɹ] postalveola proksimigante, kiel la angla r en run
U [w] ŭ post vokaloj
X [ə] kiel la lasta a de la portugala casa, la a de la angla about, aŭ la e de la franca le
I [j] j post vokaloj

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Ne estas artikoloj, nur vortetoj, kiuj iom (malmulte) similas al ili laŭ uzo: je, e, a, li kaj lu.

Vorteto je indikas emfazon. Vorteto e indikas nominativon, se la subjekto ne venas rekte antaŭ verbo. Vorteto a indikas akuzativon, se la objekto ne venas rekte post la verbo.

Li kaj lu (nur kun semantika malsamo) indikas propran nomon.

La konjunkcioj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -a (ka = kaj).

La adjektivoj kaj adverboj finiĝas per -i kaj havas komparan formon kun sufikso -isi (pli) aŭ -imi (malpli) (megi = granda; megisi = pli granda; megimi = malpli granda).

Demonstraj pronomoj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -o (co = ĉi tio; to = tio).

Personaj pronomoj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -o (mo = mi; fo = vi; lo = li, ŝi, ĝi, ili. La refleksiva estas so (se), kiel en la latina lingvo. Estas du pronomoj por ni, kiel en la portugala lingvo, mofo (inkluziva ni, t.e., ni kaj vi), molo (ekskluziva ni, t.e., ni sen vi) kaj mofolo (tute inkluziva ni, t.e., ni, vi kaj ili). Estas ankaŭ la pronomoj uo (oni, iu), no (neniu) kaj ho (kiu). Ne estas posedaj pronomoj.

Verboj ne varias laŭ persono, tempo, aŭ aspekto, sed estas du modoj: indikativo kaj imperativo. Oni uzas la vorteton mi por indiki estinton, ci por indiki prezencon kaj fi por indiki futuron: mo mi kin; mo ci kin, mo fi kin (mi iris/ mi iras/ mi iros).

Participon oni formas per -i :don / doni (doni / donita, donata, donota, donita, donanta, dononta). Se bezone, oni povas uzi -eri por aktiva participo kaj -ari por pasiva: don / doneri / donari (doni/ doninta, donanta, dononta / donita, donata, donota).

Oni formas la pasivan voĉon per -a.

Bazaj prepozicioj havas du literojn, komenciĝas per konsonanto kaj finiĝas per -u (tu = al; mu = el).

La substantivoj ne varias laŭ kazo (kiu estas indikata de vorteto) aŭ nombro. Ne estas gramatika ĝenro. Kiam oni bezonas indiki la sekson, oni uzas la sufiksojn -ai (-in-) aŭ -au (vir-) bov = (ge)bovo; bovai = bovino; bovau = virbovo.

Oni derivas substantivojn de verboj per sufiksoj -e, -a, -o, -uk (don = doni; dono = donaĵo).

Kiel en la portugala lingvo, la semajntagoj ne havas nomojn, sed nombrojn.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

sasxsek Esperanto
ien 1
duv 2
san 3
kuad 4
fim 5
ruk 6
sep 7
bat 8
nauf 9
des 10
hek cent
kil mil
kilxnaufxhekxbatxdesxkuad 1984
duvausi miliono
Por formi ordajn nombrojn oni metu -iti
duviti dua
saniti tria...

Sufiksoj[redakti | redakti fonton]

sasxseka sufikso signifo sasxsek Esperanto sasxsek Esperanto
aus Potenco de 1000. duv
san
du
tri
duvaus
sanaus
biliono
miliono
ik Abstrakteco human homo humanik homeco
is Pligrandigo, "-eg-" boni bona bonisi bonege, pli bona
im Malpligrandigo, "-et-" tepi varma tepimi varmeta, malpli varma
formas onajn nombrojn, "-on-" kuad kvar kuadim kvarono
iq Moŝteco renai virino reniqai sinjorino
ih Aĉeco, "--" renai virino renihai virinaĉo
ib Iĝo, "-iĝi-" bonisi bona bonisib boniĝi.
Nombre indikas oblajn nombrojn, "-obl-" san tri sanib trioble
if Igo, "-ig-" bonisi bona bonisif bonigi.
it Plejgrandigo megi granda megiti plej granda
kaj ordaj nombroj ien unu ieniti unua
uk Instituto kiu havas la celon indikitan de la radiko don doni donuk karito
us Ilo, "-il-" kin iri kinus veturilo
o Umo, "-um-" don doni dono donaĵo
e Faranto don doni done donanto
a Farati, "-uj-" don doni dona donati
are ( a+ (r)e ) Farato, "-uj-" don doni dona donato

Ekzemplo de vortformado:

sasxsek Esperanto sasxsek Esperanto
kitab + haus libro + domo kitabxhaus biblioteko
fon + hun sono + arto fonxhun muziko
ruk + kok ses + angulo rukxkok heksagono
mu + kin el + iri mukin eliri, foriri
fu + kin antaŭ + iri fukin progresi

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la kazajn vortetojn. La noma grupo estas formata [demonstra pronomo] [kvanto/kvalito] [grandeco/pezo] [koloro/aspekto] [participo] [substantivo].

Por nei, oni uzas la prepozicion nu- (=sen) en la vorto neigita:

sasxsek Esperanto
je mo ni kin ne mi venas, sed alia homo;
mo ni kin mi venas ne nun, sed mi venis aŭ venos;
mo mi nukin mi ne venas.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

sasxsek Esperanto
mo don kitab fu lo mi donis la libron al li.
mo don kitab fu lo mu kitabuk mi donis al li libron el biblioteko.
mo nam li deinx mi nomiĝas Dana.
li maks som blizu mo Max dormas apud mi.
kiv lu comolaqma tav tu li asia monto Everesto estas en Azio.
li kosta'rika meli tavo Kostariko estas bela loko.
li misr hav menisi piramid Egipto havas multaj piramidojn.
li nihonjin fab boni uagon Japananoj faras bonajn aŭtojn.
ha fo pud ju li iqglis. Ĉu vi parolas la anglan lingvon?
ha fo jug li sahmat. Ĉu vi ludas ŝakon?
li <jorj oruel> tulis kitab lu kilxnaufxhekxbatxdesxkuad George Orwell verkis la libron "1984".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]