Said bin Zajd
Aspekto
Sa'id ibn Zajd aŭ Said bin Zajd (arabe سعيد بن زيد, Saʿīd ibn Zajd; naskiĝis ĉ. 593, mortis ĉ. 671) estis unu el sahaboj (en araba الصحابة "kompano"), nome kompanoj de Mohamedo. Li estis kromnomita ankaŭ "Abu-al-Aaŭar". Li naskiĝis en la jaro 593–4 kaj estis frua konvertinto al Islamo.[1] "Said (Saīd) ne estis ankoraŭ 20jarulo kiam li adoptis Islamon" kio okazis antaŭ 613.[2] Ankaŭ lia juna kaj rezoluta edzino Fatima, filino de al-Ĥattab kaj fratino de Umar, akceptis frue Islamon. Li estis unu el la Dek Promesparadizuloj. Li mortiĝis en 673.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu Sai'd ibn Zaid en Dictionary of Islam de T.P. Hughes, 1885/1999, New Delhi, paĝo 555.
- ↑ http://www.sunnahonline.com/ilm/seerah/0019.htm
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.youngmuslims.ca/online_library/companions_of_the_prophet/SaidZayd.html Arkivigite je 2006-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.witness-pioneer.org/vil/Articles/companion/02_abu_bakr.htm Arkivigite je 2023-04-15 per la retarkivo Wayback Machine