Saint-Nazaire
Saint-Nazaire | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Aperit Et Nemo Claudit | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Loire-Atlantique (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Saint-Nazaire (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Komunumaro | CARENE | ||||
| |||||
INSEE kodo | 44184 [+] | ||||
Poŝtkodo | 44600 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 44184 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Joël-Guy BATTEUX 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 65,874 1 999 | ||||
Loĝdenso | 1,408 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 47°16′31″N 2°12′31″O / 47.27528°N, 2.20861°O (mapo) Koordinatoj: 47°16′31″N 2°12′31″O / 47.27528°N, 2.20861°O (mapo) | ||||
Alto | 6 m (de 0 al 47 m) | ||||
Areo | 46,79 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Nazaire (Loire-Atlantique) [+] | |||||
Saint-Nazaire [senaZER] (bretonlingve Sant Nazer), proponita esperantigo San-Nazero[1], estas franca ĉemara komunumo lokita en la regiono Luarlandoj. Tiu mezgranda urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento Loire-Atlantique. Samkiel Nanto, ĝi tamen situas sur la teritorio de historia Bretonio.
Saint-Nazaire estis malnovtempe nur eta fiŝista vilaĝo. Napoleono tiam elektis ĝin por starigi gvidlumilon kaj dokojn.
La urbo estas hodiaŭe la plej grava franca haveno ĉe la Atlantika Oceano. Inter la ĉefaj produktoj, oni povas mencii nutraĵojn, sed ankaŭ metanon. Plie, la ŝipkonstruejo Chantiers de l'Atlantique («Konstruejoj de la Atlantiko») havas longan kaj prestiĝan tradicion: tiu entrepreno freŝdate finpretigis la faman Queen Mary 2, kiu estas la plej granda pasaĝerŝipo en historio.
Vidu ankaŭ
Submarŝipa bazo de Saint-Nazaire
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelaj urboj
- Avilés, Hispanio
- Kribi, Kameruno
- Peillac, Francio
- Saint-Hubert, Kanado - ekde 1991
- Saarlouis, Germanio - ekde 1969
- City of Sunderland, Britio - ekde la 1-a de majo 1953
Fontoj
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P200