Saksio-Koburgo kaj Gotao (dinastio)
La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao aŭ Saksio-Koburgo-Gotao, branĉo de la dinastio Wettin, el la samnoma duklando forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al branĉo Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a portis tiun dinastian nomon, ĝis kiam Georgo, pro milito kontraŭ Germanio, dekretis, ke lia branĉo de la dinastio rifuzas la nomon kaj sanĝis sian nomon al Windsor. La lasta reĝo de Bulgario, Simeono la 2-a, estas el tiu dinastio. Li inter 2001 kaj 2005 (kun la civila nomo Sakskoburggocki) estis ĉefministro. Ankaŭ la reĝoj de Belgio estas el tiu dinastio, kaj ankaŭ la patrino de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo.
Portugalio
Portugalaj reĝoj de duon-dinastio - Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Vidu ankaŭ: Dinastio de Braganzo
- 1853-1861 Petro la 5-a
- 1861-1889 Ludoviko la 1-a
- 1889-1908 Karlo la 1-a
- 1908-1910 Emanuelo la 2-a
Britio
Britaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1901-1910 Eduardo la 7-a
- 1910-1936 Georgo la 5-a. En 1917 li ŝanĝis la nomon de sia dinastio al Windsor.
Belgio
Belgaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1831-1865 Leopoldo la 1-a
- 1865-1909 Leopoldo la 2-a
- 1909-1934 Alberto la 1-a
- 1934-1951 Leopoldo la 3-a, abdikis
- 1944-1951 Princo Karolo de Belgio, regento
- 1951-1993 Baldueno la 1-a
- 1993-2013 Alberto la 2-a, abdikis
- 2013-? Filipo la 1-a (Belgio)
Bulgario
Bulgaraj reĝoj (caroj) de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1887-1918 Ferdinando la 1-a
- 1918-1943 Boriso la 3-a
- 1943-1946 Simeono la 2-a
Post morto de la caro Boriso la 3-a en 1943 surtroniĝis la neplenaĝa Simeono la 2-a, la regentokonsilion reprezentis princo Kiril.