Karolo de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princo Karolo de Belgio)
Karolo de Belgio
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1903 (1903-10-10)
en palaco de la markizo de Assche
Morto 1-an de junio 1983 (1983-06-01) (79-jaraĝa)
en Ostendo
Tombo Royal Crypt vd
Lingvoj francanederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Reĝa Mararmea Akademio ĉe Grenviĉo • Wixenford School vd
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Alberto la 1-a vd
Patrino Elizabeta Gabriela de Bavario vd
Gefratoj Leopoldo la 3-a • Queen Marie-José of Italy vd
Edz(in)o Jacqueline Peyrebrune vd
Profesio
Alia nomo Karel van Vlaanderen vd
Okupo pentristo vd
Aktiva dum 1970–1980 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo Teodoro Henriko Antono Mejnrado de Saksio-Koburgo-Gotao, naskita la 10-an de oktobro 1903 en Bruselo, mortinta la 1-an de junio 1983 en Ostendo, duko de Saksio, princo de Belgio kaj grafo de Flandrio, estis regento de Belgio inter la 20-a de septembro 1944 kaj la 20-a de julio 1950. Li estis filo de Alberto la 1-a kaj ties edzino Elizabeta en Bavario (germane Elisabeth in Bayern). Liaj nomoj en la franca kaj flandra lingvoj estis Charles Théodore Henri Antoine Meinrad resp. Karel Theodoor Hendrik Anton Meinrad.

Karolo travivis sian infanaĝon kune kun sia pliaĝa frato Leopoldo, estonta reĝo de Belgio, kaj sia malpliaĝa fratino Maria José, estonta (kaj lasta) reĝino de Italio. Ilia patro, ŝatanto de kulturo, transdonis al la gefiloj pasion pri scio, kaj ilia patrino noblecon de animo kaj koro. La tri gefratoj, en kies edukado gravis eksterlandaj vojaĝoj kaj okupiĝo pri literaturo, ĉiam kunestis kun muzikistoj, verkistoj kaj sciencistoj, amikoj de iliaj gepatroj. Sed Karolo ne malofte ricevis mallaŭdon de sia patro pro maldiligenteco.

En 1910, post koronado de siaj gepatroj, Karolo iĝis grafo de Flandrio, samkiel lia patro. En 1917 la "Triopa Interkonsento" (inter Britio, Francio kaj Rusio) proponis al li la tronon de Grekio, sed lia patro, reĝo Alberto, malakceptis.

Kiam en la unua mondmilito Germanio invadis Belgion (en aŭgusto 1914), la tri geprincoj estis transportitaj al Anglio, ĉe lordon Curzon, amiko de la reĝa familio. Tie ili pasigis preskaŭ la tutan daŭron de la milito. Princo Karolo poste faris sian armean edukadon ĉe la brita reĝa mar-armeo, ĝis 1926, kiam li reiris al Belgio.

En 1940 Karolo partoprenis en la "kampanjo dek-ok-taga", post la kapitulaco de sia frato li restis en Bruselo. Kiam lia frato kaj ties familio estis deportitaj al Germanio je la 6-an de junio 1944, li kaŝiĝis sub falsa nomo en bieneto ĉe Sart-lez-Spa en municipo Jalhay. En septembro 1944 Belgio estis liberigita, sed la reĝo restis kaptito en Germanio; tial Karolo estis nomumita regento de porduma registaro. Li restis regento ĝis la reveno de sia frato Leopoldo je la 20-a de julio 1950.

Dum lia regado okazis disputoj pri la reĝeco, kaj registaroj ofte ŝanĝiĝis. Multaj opinias, ke li savis la dinastian reĝecon en Belgio.

Post malinterkonsento kun sia frato, la reĝo, li retiriĝis al reĝa bieno en Raversijde, proksime al Ostendo, kaj tie dediĉis sin, sub la nomo Karolo de Flandrio (Karel van Vlaanderen), al pentrado. En 1961 li rezignis je dumviva rento, koncedita al li de la parlamento.

Je la 14-a de septembro 1977 li edziĝis kun Jacqueline Peyrebrune, sed nur laŭ eklezia rito, ne civile.

Liaj lastaj vivojaroj estis markitaj de jurproceso kontraŭ lia iama "financa konsilio", kiu lin trompis kaj finance ruinigis. En 1980 li sukcesis reaĉeti sian vilaon en Raversijde, kiun post lia morto lia edzino igis memorejo, nomata franclingve "Mémorial Prince Charles".

Karolo mortis la 1-an de junio 1983 en malsanulejo en Ostendo. Unu semajnon poste okazis ŝtata funebro en Bruselo, kiun ne ĉeestis lia frato Leopoldo kaj ties edzino. Li estis entombigita ĉe siaj antaŭuloj en la kirko de Nia Sinjorino de Laeken.