Salome Zurabiŝvili
Salome Zurabiŝvili | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Salomé Nino Zourabichvili |
Naskiĝo | 18-an de marto 1952 (70-jara) en Parizo |
Lingvoj | franca • kartvela • angla • germana • itala |
Ŝtataneco | Francio • Kartvelio |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato Kolumbio • School of International and Public Affairs, Columbia University |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Levan Zurabishvili |
Patrino | Zeinab Kedia |
Edz(in)o | Nicolas Gorjestani • Janri Kashia |
Infanoj | Teimuraz Gorjestani • Kethevane Gorjestani |
Okupo | |
Okupo | diplomato • ŝtatreprezentanto • politikisto |
TTT | |
Retejo | https://salome.ge |
Salome Zurabiŝvili (kartvele სალომე ზურაბიშვილი, france Salomé Nino Zourabichvili; naskita la 18-an de marto 1952) estas kartvela politikistino naskiĝinta en Francio kiu nun oficas kiel la ŝtata prezidanto de Kartvelio. Ŝi estas la unua virino kiuj estis elektita kiel la prezidanto de Kartvelio [1] kaj volos servi ofictempon de ses jaroj. Pro la konstituciaj ŝanĝoj kiuj ekvalidos en 2024, Zurabiŝvili estas atendita esti la lasta popole elektita prezidanto de Kartvelio; ĉiuj estontaj estroj devas esti elektitaj fare de Voĉdona Kolegio.
Zurabiŝvili funkciis kiel ambasadoro de Francio al Kartvelio antaŭ ol ŝi iĝis la ministro pri eksteraj rilatoj de Kartvelio de 2004 ĝis 2005. Kiel kartvelia ministro pri eksteraj rilatoj Zurabiŝvili subskribis la traktaton de 2005 pri la forigo de rusaj soldatoj de la nediskutebla teritorio de Kartvelio. Ŝi ankaŭ servis ĉe la Komitato de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la Kunordiganto de la Grupo de Spertuloj. Ŝi fondis la politikan partion La Vojo de Kartvelio en 2006, kondukante ĝin ĝis 2010. Ŝi estis elektita al la parlamento de Kartvelio en 2016, servante kiel ano sendependa de partio; post esti ĵurita kiel prezidanto, ŝi fordonis sian parlementanecon.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ En sia ofico kiel estro de la Parlamento de Kartvelio, Nino Burjanadze mallonge funkciis kiel aganta prezidanto du fojojn
- Naskiĝintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1952
- Vivantaj homoj
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 18-an de marto
- Kartvelaj politikistoj
- Prezidantoj de Kartvelio
- Francaj diplomatoj
- Kartvelaj diplomatoj
- Ministroj pri eksteraj rilatoj de Kartvelio
- Politikistoj de Parizo
- Francaj ambasadoroj en Kartvelio
- Kartvelaj monarkiistoj
- Kartveldevenaj francoj
- Kavaliroj de la franca nacia Ordeno de Merito
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Instruistoj de IEP (Parizo)
- Kavaliroj de la Honora Legio