Salvador Bermúdez de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Salvador Bermúdez de Castro y Díez (Jerez de la Frontera, 6-a de aŭgusto de 1817 - Romo, 23-a de marto de 1883), estis hispana poeto, historiisto kaj diplomato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li instaliĝis en Madrido en 1837 post doktorigo en juro el la Universitato de Sevilo. Li partoprenis en agado de Liceo kaj Ateneo, kunlaboris en gazetaro kaj fondis El Iris (februaro-novembro de 1841), kie li publikigis nombrajn artikolojn, kaj grava studo pri Antonio Pérez. El 1842 dediĉis sin ĉefe al laboro de diplomato. Unue en Meksiko (1844 al 1847), kie li konspiris, laŭ plano de Ramón María Narváez, por transformi tiun ŝtaton en monarkio burbona. La reĝino Isabel la 2-a donis al li markiztitolon de Lema (1858). En Napolo estis ambasadoro ĉe Du Sicilioj (1853 -1864). La reĝo Francisco la 2-a (Du Sicilioj) faris lin duko de Ripalda (1859) kaj de Santa Lucía (1860), tiu lasta pro partopreno en la defendo de Gaeta. En Napolo li konis sian grandan amon, Matilde Ludovika de Bavario, Reĝino de Burbono kaj Du Sicilioj kun kiu li havis sian ununuran filinon ekstergeedzan nome María Salvadora Bermúdez de Castro y Díez naskita en Romo, la 20an de januaro de 1864. Post ties nasko Salvador zorgis sian filinon, kiu estis sendita al Brighton post la nasko, kaj kiun la patrino Matilde Ludovika ne revidis plu, sed adoptis formale en 1879. Dume li estis ambasadoro en Parizo (1865), rezignis en 1866 kaj setlis en Romo kie loĝis Matilde Ludovika, post separo el sis eksedzo. Salvador mortiĝis en Romo ĉe Matilde. Li estis frato de la politikisto Manuel Bermúdez de Castro y Díez kaj onklo de Salvador Bermúdez de Castro y O'Lawlor, heredanto de la titoloj de markizo de Lema kaj duko de Ripalda.

Verko[redakti | redakti fonton]

Poeto apartenanta al la Romantismo, el la skolo de Gabriel García Tassara. Aŭtoro de Antonio Pérez, secretario de estado del Rey Felipe II: estudios históricos (1841). Komponis ankaŭ, por Galería de españoles célebres contemporáneos de Vicente de Lalama, la biografion de D. Manuel Montes de Oca, Madrido, 1842. De konservativa idearo, montris tamen socialajn temojn kaj religiajn interesojn en poemoj kiaj "La duda" (la dubo), unu el plej famaj. En 1840 li publikigis Ensayos poéticos, mallongan kolekton de versoj kie dominas senkonsolo kaj skeptikismo. Li kreis strofon "bermudina", nome du kvartetoj de dekunusilabaj kun finoj akcentaj (11-, 11A, 11A, 11B'; 11-, 11C, 11C, 11B').

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).
  • Roberto Calvo Sanz, Don Salvador Bermúdez de Castro y Díez: Su vida y su obra. Contribución a la Historia de la literatura romántica española, Universidad de Valladolid 1974.
  • [1] Hermanos y hermanas de la Emperatriz Elizabeth

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]