Sankta Suitberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Portreto fikcia de Sankta Suitberto

Sankta Suitberto (latine: Sanctus Suitbertus; mortinta en 717) estis disĉiplo de Sankta Egbert en Anglujo. Suitberto estis princo, filo de la duko Siegfried el Northumberland. Lia memortago liturgia estas la 29-a de februaro resp. la 1-a de marto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Egbert sendis lin kaj Willibrord kaj aliajn kontinenten dekunu personojn por kristianigi la frisojn.

Post sukcesa misio li iris al Prusio, kie li estis arestita de sovaĝaj lokuloj kaj destinitis eĉ je ofero. Savite per miraklo li baldaŭ kontinuigis la vojaĝojn en Anglujon, poste al Romo. Tie konsekris lin la papo episkopo de la lando inter la riveroj Ruhr kaj Wupper. Danke al la subtenego de la franka duko Pepino el Herstal li konstruigis inter 692-713 ĉe la bordo de la rivero Rejno la monakejon Kaiserswerth, kie li mortis. Samloke liaj relikvoj montratas ĉiun kvardekan jaron al la fideluloj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Johann Georg Theodor Grässe: Sagenbuch des Preußischen Staates 1–2, Band 2, Glogau 1868/71, p. 1, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]