Sanktavincenta parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sanktavincenta parulio
Sanktavincenta parulio
Sanktavincenta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Catharopeza
Specio: 'C. bishopi'
Catharopeza bishopi
(Lawrence, 1878)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sanktavincenta parulio (Catharopeza bishopi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Catharopeza. Ĝi estas monotipa ene de la genro Catharopeza. Ĝi estas endemia de la insulo Sankta Vincento en Sankta Vincento kaj Grenadinoj en Malgrandaj Antiloj ĉefe ĉe la valoj Colonaire kaj Perserence kaj en Monto Richmond.

Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi loĝas en densa subkreskaĵaro kaj arbustaro en unuaranga pluvarbaro, palmoplantejoj, “nana” arbaro, duaranga kreskaĵaro kaj arbarbordoj. Pluvarbaro kaj palmoplantejoj estas plej gravaj, enhavantaj ĉ. 80 % de la populacio. Ĝi troviĝas je altoj de 300-1,100 m, sed probable ĉefe sub 600 m.

La totala populacio estas de 3,000 – 5,000 individuoj, sed malpliiĝas. Oni ĉirkaŭkalkulis 1,500-2,500 kantantajn masklojn en 1986. La etendo de taŭga habitato malpliiĝis el 140 km² en la 1900-aj jaroj al ĉ. 80 km² en 1986.

Ĝi estas malgranda birdo 14.5 cm longa. Montras nekonfuzeblan bildon nigrablankan. Plenkreskulo montras nigrecajn kapon, suprajn partojn (kun iom pli hela aŭ bruneca nuanco en flguiloj) kaj brustozonon. Ĝi estas grizeca en flankoj kun resto de subaj partoj blankaj, sed suba ventro malhela. En kapo rimarkindas tre larĝa kaj markata blanka okulringo kaj iom da heleco en subaj bridoj, mentono kaj bekobazo. Estas ankaŭ blankaj pintoj en eksteraj vostoplumoj. La beko estas grizeca kaj pintakra, dum la kruroj estas rozkolorecaj. Nematuruloj estas similaj, sed brunecaj, malhelaj kaj havas pliajn malgrandajn blankecajn punktojn ĉebeke. Ili ofte skuas sian voston. La voĉo estas ascenda serio de notoj altiĝanta laŭ volumo kaj fine emfaza. La nesto estas konstruita malalte en juna arbeto; la ino ovodemetas inter aprilo kaj julio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]