Sarolta Monspart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarolta Monspart
Sarolta Monspart en 1978
Sarolta Monspart en 1978
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1944 (1944-11-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aprilo 2021 (2021-04-24) (76-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Péter Feledy
Infano Botond Feledy
Okupo
Okupo sporta orientiĝa kuristo • skiisto • maratonisto • sporta trejnisto
vdr

Sarolta Monspart [ŝarolta monŝpart], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Monspart Sarolta estis hungara orientiĝa kuristo, skiisto, maratonisto, mondĉampiono, trejnisto. Ŝia familia nomvarianto estis Monszpart [monspart], ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Feledy Péterné [feledi].

Sarolta Monspart[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1944 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aprilo 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sarolta Monspart maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi laboris en prisporta instituto, krome ŝi havis taskojn en la hungara sporta vivo. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 1981. Ŝi ricevis premiojn precipe en la 2000-aj jaroj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Sarolta Monspart inter 1960-1978 estis orientiĝa kuristo en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje inter 1964-1977 en orientiĝa kuro, dum ankaŭ sesfoja ĉampiono en skiado. Ŝi estis la unua en 1972 unuope (orientiĝa kuro). Ŝi estas la unua virino en Eŭropo, kiu kuris maratonon en malpli ol tri horoj. Ŝia aktiva sporta kariero finiĝis en 1978 pro pinĉo de iksodo, ŝi estis longe inter vivo kaj morto, fine ŝi resaniĝis jam lama. Poste ŝi kuraĝigis virinojn vivi sanan vivon kaj kuri ofte. Inter 1980 kaj 1990 ŝi estis ĉeftrejnisto de la hungara nacia orientiĝa teamo, poste ŝi havis postenon en la internacia orientiĝa asocio.

Ŝiaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A futás csodálatos világa (kunaŭtoro, 1990)
  • A testedzésben gazdag életmód világnapjai (kunaŭtoro, 2002)
  • A szív konyhájának receptkönyve (kunaŭtoro, 2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]