Savitri Devi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savitri Devi
Persona informo
Naskonomo Maximine Julia Portaz
Naskiĝo 30-an de septembro 1905 (1905-09-30)
en 2-a Arondismento de Liono, Liono,  Tria Respubliko de Francio
Morto 22-an de oktobro 1982 (1982-10-22) (77-jaraĝa)
en Sible Hedingham
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Loko de sepulto Viskonsino vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco GrekioFrancio vd
Alma mater Universitato de Liono • Universitato de Liono • Universitato de Liono vd
Familio
Edz(in)o Asit Krishna Mukherji vd
Profesio
Alia nomo Savitri Devi vd
Okupo verkisto • poeto • aktivulo • animal rights advocate vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Savitri Devi Mukherji (30 septembro 1905 – 22 oktobro 1982) estis la pseŭdonimo de la greka-franca-itala verkistino Maximiani Portas (prononcita; ankaŭ literumita Maximine Portaz), elstara proponanto de la 'profunda ekologio' movado[1] kaj naziismo, kiu deĵoris por la Akso-potencoj dum la dua mondmilito kiel spiono ĉe la aliancanaj fortoj en Barato.[2][3] Ŝi verkis pri bestrajtaj movadoj kaj estis elstara ano de la nazia kaŝmedio dum la 1960-aj jaroj.[2][3][4]

Oni atribuas al ŝi pionirecon je la enkonduko de novnazia intereso en la okultisman, profund-ekologian, kaj Novepokan movadon, kaj pli ĵuse influon je la nuntempa alternativ-dekstra movado.[5] Ŝi ankaŭ influis la ĉilian diplomaton Miguel Serrano. En 1982, Franco Freda eldonis germanan tradukon de ŝia verkaĵo Oro en la Forno, kaj la kvara volumo de lia ĉiujara gazet-revizio, Risguardo (1980–), estis dediĉita al Savitri Devi kiel la "misiistino de Arja paganismo".[2]

Savitri asociiĝis dum la post-militaj jaroj kune kun Françoise Dior, Otto Skorzeny, Johannes von Leers kaj Hans-Ulrich Rudel.[6] Ŝi estis ankaŭ unu el la fondantaj membroj de la Monda Unio de Naci-Socialistoj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicholas Goodrick-Clarke (1998). Hitler's Priestess: Savitri Devi, the Hindu-Aryan Myth, and Neo-Nazism. NY: New York University Press, (ISBN 0-8147-3110-4)
  2. 2,0 2,1 2,2 "Hitler's Priestess: Savitri Devi, the Hindu-Aryan Myth, and Neo-Nazism", Nicholas Goodrick-Clarke. NYU Press, 2000. (ISBN 0-8147-3111-2), (ISBN 978-0-8147-3111-6). pp. 6, 42–44, 104, 130–148, 179, 222
  3. 3,0 3,1 "The new encyclopedia of the occult", John Michael Greer. Llewellyn Worldwide, 2003. (ISBN 1-56718-336-0), (ISBN 978-1-56718-336-8). p. 130-131
  4. "Politics and the Occult: The Left, the Right, and the Radically Unseen", Gary Lachman. Quest Books, 2008. (ISBN 0-8356-0857-3), (ISBN 978-0-8356-0857-2). p. 257
  5. https://www.bbc.com/news/magazine-41757047 Savitri Devi: la mistika faŝistino resurektigita de la Alt-Right movado.
  6. "Black Sun: Aryan Cults, Esoteric Nazism, and the Politics of Identity", Nicholas Goodrick-Clarke. NYU Press, 2003. (ISBN 0-8147-3155-4), (ISBN 978-0-8147-3155-0). p. 97-106
  7. {{{Titolo}}}.