Savuŝun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savuŝun
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Simin Daneshvar
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1969
Loko de rakonto Irano
vdr

Savušun (ankaŭ literumita kiel Savushun, perse سووشون, elp. suoŝun) estas romano el la jaro 1969 de la irana verkistino Simin Daneshvar[1] kiu temas pri tradicia religia kulturo de ŝijaistoj kaj malrekte pri la hodiaŭa Irano [2][3]. La libro estas aparte interesa ĉar ĝi ankaŭ parolas pri aliaj etnoj en Irano ol persoj. Ĝi estas la unua romano en la persa verkita de virina aŭtoro[4].

La rakonto Savuŝun temas pri la vivo de familio en Ŝirazo kiu estis alfrontita kun la okupado de Irano dum la Dua Mondmilito[1]. Daneshvar uzas folkloron kaj mitaron en Savušun. Lingve, savušun estas koruptaĵo de Siyâvašun, kiu referencas al la tradicia funebrado por Siyâvaš, heroo en la Šâhnâme[2].

Savušun estas "revolucia" kaj tre aklamita verko en la nuntempa persa literaturo, kun kaj literatura kaj populara sukcesoj ene de kaj ekster Irano[1][2]. La romano estis jam tradukita al la angla kaj 16 aliaj lingvoj[5]. En Irano sole jam estis venditaj pli ol 500 mil ekzempleroj de la libro.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) "Modern Iran Through Its Novels". Michigan Quarterly Review. 2017-02-23.
  2. 2,0 2,1 2,2 (en) Savushun : a novel about modern Iran, Library of Congress
  3. (en) Joobin Bekhrad, "Savushun: A novel about modern Iran Arkivigite je 2018-01-21 per la retarkivo Wayback Machine", Your Middle East. la 7-an de septembro 2012
  4. (en) Masʿud Jaʿfari Jazi, "Suvashun", Encyclopaedia Iranica, la 12-an de aprilo 2012
  5. (fa) "BBC فارسی - فرهنگ و هنر - سیمین دانشور، داستان نویس و مترجم برجسته ایرانی، درگذشت". www.bbc.co.uk
  6. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.