Saltu al enhavo

Świecie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schwetz an der Weichsel)
Świecie
germane: Schwetz an der Weichsel

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Świecie - najlepsze na świecie [Świecie=mondo - la plej bona en la mondo]
urbeto • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio
Świecie (Pollando)
Świecie (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Świecia
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto distrikto Świecie
Komunumo komunumo Świecie
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 25′ N, 18° 26′ O (mapo)53.41666666666718.433333333333Koordinatoj: 53° 25′ N, 18° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 86 m
Areo 11,89 km²
Loĝantaro 25 634 (en 2021)
Loĝdenso 2 182 loĝ./km²
Poŝtkodo 86-100 do 86-105
Telefona antaŭkodo 52
Aŭtokodo CSW
TERYT 6040514094
Adreso de estraro ul. Wojska Polskiego 124
Poŝtkodo de estraro 86-100
Telefono de estraro 52 333-23-10
Fakso de estraro 52 333-23-11
Poŝto de estraro urzad-miejski@um-swiecie.pl
Komunuma retejo http://www.um-swiecie.pl
vdr
la historia preĝejo, origine el la 15-a jarcento, nun katolika kirko sankta Stanislao Kostka kaj nia sinjorino de Ĉenstoĥovo

Świecie [ŝvjecje] - historie germane Schwetz [ŝvec], formale Schwetz an der Weichsel [ŝvec an dea VAJksl], kaŝube Swiecé [SVJEce] - estas urbo en la nuna provinco Kujavio-Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Świecie. Laŭ la loĝantaro de la 31-a de decembro 2019, la urbo havis 25 634 loĝantojn.

La loĝloko fariĝis urbo en 1338.[1]

La loko laŭdire ŝuldas sian fondon kaj nomon al svedaj elmigrintoj kiuj fuĝis al Prusio komence de la 10-a jarcento kaj ekloĝis kiel kolonianoj ĉe ambaŭ bordoj de Vistulo. Germanlingva preĝejo de Sankta Maria estis konsekrita ĉi tie en 1198. En la 12-a/13-a jarcento, la loĝloko estis la centro de loka princlando de la samborida dinastio. Kastelo jam ekzistis ĉi tie ĉe la fino de la 12-a jarcento en strategia loko proksime de la rivero Schwarzwasser (nun pole Wda) ĵus antaŭ ĝia enfluejo en la Vistulon.

En 1309, Schwetz kun la ĉirkaŭaĵo venis al la Germana Ordeno. En 1338 Schwetz estis levita al urbo laŭ juro de la Germana Ordeno. En 1410, la la Germana Ordeno spertis gravan malvenkon en la Batalo de Tannenberg (Grunwald) kontraŭ la kombinita armeo de Pollando kaj la Grandduklando Litovio. Ĉar la ordeno rezistis la sekvan sieĝon de Marienburg, la malvenko havis neniujn teritoriajn efikojn en Pomerio. La ribelo de la germanlingva Prusaj Biendomoj kontraŭ la ordeno en 1440 kaŭzis la eksplodon de la Dektrijara Milito de Urboj (1453–1466). Post dua pactraktato de la 19-a de oktobro 1466, Schwetz kune kun la urboj de la Prusa Konfederacio venis al la aŭtonoma germanlingva Reĝa Prusio, kiu libervole metis sin sub la patronecon de la Krono de Pollando. La teritorio Reĝa Prusio havis multajn privilegiojn en la reĝlando kaj dum la sekvaj tri jarcentoj konservis sian kulturan aŭtonomecon.

Ekde la Unua dispartigo de Pollando-Litovio en 1772, Schwetz apartenis al la Regno de Prusio, kie ĝi restis ĝis 1920.

Post severa inundo en 1858, la urbo estis restarigita en iom pli levita loko. Ekonomia evoluo estis signife plibonigita per la ligo al la fervoja reto en 1888. Komence de la 20-a jarcento, Schwetz havis protestantan preĝejon, du katolikajn preĝejojn, sinagogon, kastelruinon, iaman monaĥejon de Sankta Bernardo (poste uzata kiel psikiatria hospitalo), mezlernejon, agrikulturan vintran lernejon, energicentralon, distriktan juĝejon kaj kelkajn komercajn entreprenojn.

Post la Unua Mondmilito, Schwetz devis esti cedita al la Dua Pola Respubliko en 1920 je nova poligita formo Świecie pro la ordonoj de la Traktato de Versajlo kun la celo starigi la Polan Koridoron. Alvojaĝis novaj polaj civitanoj, sed la malnovaj germanaj urbanoj restis kaj la loĝantaro dum la sekva kvaronjarcento estis dulingva.

Post la atako kontraŭ Pollando en 1939, la distrikta areo estis aneksita malobee al internacia juro fare de la Nazia Germanio. Ĝi estis atribuita al la regna govo Danzig-Westpreußen, al kiu ĝi apartenis ĝis 1945. En la arbaroj de Mniszek oni murdis 1350 pacientojn de psikiatria hospitalo, ĉe la str. Polna ĉ. 40 judoj estis pafmortigitaj, kaj en Górna Grupa, proksime al Świecie, ankaŭ 15 katolikaj pastroj. Post la fino de la milito kaj la starigo de komunisma Pola Popola Respubliko, la kompleta etne germana loĝantaro kiel en ĉiuj urboj oriente de la riveroj Odro kaj Niso estis forpelita en 1946.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Robert Krzysztofik, Urbaj lokoj en Pollando. Geografia kaj historia dokumentado, Katowice 2007, Paĝoj. 76–77.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]