Seria muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seria muziko (ankaŭ seriismo, de france musique sérielle, en 1947 enkondukita de René Leibowitz) direkto de la nova muziko, kiu evoluis ekde ĉ. 1948. Seria muziko estis pluevoluigo de la dudektonismo de Arnold Schönberg kaj estis komponita laŭ rigora. La kompontekniko baziĝas sur la provo, strukturi kiel eble ĉiujn ecojn de la muziko (ekz. tondaŭro, tonalto kaj laŭteco) kiel nombro- aŭ proporcioserioj. Ĉi tiu ideo de musique pure (pura muziko) fontis el la deziro, produkti muzikon de kiel eble plej granda klareco, libera de redundanco, ajneco kaj la proksimumo de la "persona gusto".

Historie ebla fariĝis la seriismo pro la "preparlaboro" de Arnold Schönberg kaj Anton Webern, reprezentantoj de la t.n. Dua Viena Skolo, kiu jam nove ordigis tonaltojn kaj intervalstrukturojn laŭ propraj reguloj. Dum kiam tamen je ilia dudektonisma muziko nur la sinsekvo de tonaltoj estis fiksita kiel serio, en la seria muziko ankaŭ la ceteraj parametroj kiel tondaŭro, laŭteco, sonkoloro, tondenseco, artikulacioludmaniero estis kvantifikataj per matematikaj operacioj kaj serie registrita en komence determinitan nombroproporcion.

Kiel unuan komponaĵon de ĉi tiu direkto validas la pianaĵo de Olivier Messiaen Mode de valeur et d'intensités, en kiu li ne nur organizis la tonaltojn, sed ankaŭ tondaŭrojn, -fortojn kaj la artikulacion laŭ seriecaj modusoj (pro tio la titolo), kiuj permesis ankoraŭ pli grandan gradon da kompozicia libereco.

Specialaj formoj de la seria muziko estas la punkteca muziko kaj la statistika muziko.

La ĉefaj problemoj de la seria muziko estas en du sferoj:

  • akceptado: La limigita memorkapablo de la homa mallongtempa memoro (20 sek. memorkapablo pri novaj informoj) malebligas traaŭdi la muzikajn strukturojn kaj do akcepti kaj digesti per nura simpla aŭskultado la komponaĵon; pro tio oni perceptas serian muzikon ofte ĥaosa kaj neordigita.
  • interpretado: La limigita precizeco de instrumentistoj kaj kantistoj malebligas realigi la troekzaktajn instrukciojn de la komponistoj.

Tiuj ĉi limigoj neeviteble sekvigis la evoluon de la elektronika muziko, kiu evitis la homan interpreton, kaj de la aleatoriko, kiu provis raciigi la hazardon kaj enplani en la muzikon. Konstatendas nun, ke la seriismo estas tendenco de la pasinteco, nur sporade seriismaj konceptoj eniras komponaĵojn.

Kiel ŝlosilan verkon de la seria muziko oni konsideras Gruppen für drei Orchester (grupoj por tri orkestroj) de Karlheinz Stockhausen el 1957. La plej elstaraj reprezentantoj de la seria muziko estas:

Vd ankaŭ


Literaturo

  • György Ligeti, Pierre Boulez. Entscheidung und Automatik in der Structure Ia, in: die Reihe. Informationen über serielle Musik, Heft 4, 1958, S. 38-63.
  • Hans Vogt, Neue Musik seit 1945, Stuttgart 1972, S. 24-30.
  • Rudolf Heinemann, Untersuchungen zur Rezeption der seriellen Musik, Regensburg 1967

Eksteraj ligiloj