Shirin Neshat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shirin Neshat
Persona informo
شیرین نشاط
Naskiĝo 26-an de marto 1957 (1957-03-26) (67-jaraĝa)
en Kazvin
Religio islamo vd
Etno Iranaj popoloj vd
Lingvoj persa vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco UsonoIrano vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Familio
Amkunulo Shoja Azari vd
Profesio
Okupo fotistofilmreĝisoroscenaristo • videoartisto • kinisto • vidbenda instalada artisto • pentristo • dokumenta verkisto • opera director • vidartisto vd
Laborkampo skribofotografiodokumenta filmo • opera directing • vidigaj artoj vd
Aktiva en MarokoLos-AnĝelesoBerkeleyNov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shirin NESHAT (perse: شیرین نشاط‎‎; n. la 6-an de marto 1957 en Kazvino[1]) estas irana artistino de nuntempaj vidaj artoj, ĉefe konata pro sia fotografia, kinematografia laboroj[2]. Ŝi vivas en Irano kaj en Novjorko[3].

Per sia verkaro Shirin Neshat analizas la malfacilajn sociajn kondiĉojn ene de la islama kulturo, kun speciala atento pri la rolo de virinoj, traktante la socian, politikan kaj psikologian signifojn esti virino en nuntempaj islamaj socioj[4] [5].

Dum Neshat aktive rezistas stereotipajn reprezentadojn de Islamo, ŝiaj artaj celoj ne estas eksplicite polemikaj. Prefere ŝia laboro agnoskas la kompleksajn intelektajn kaj religiajn fortojn, kiuj formas la identecon de islamaj virinoj tra la mondo. Kiel fotisto kaj videoartisto, Shirin Neshat estas fama pro siaj portretoj de virinaj korpoj tute kovritaj per persa kaligrafiaj surskribo[2]

Ŝi ankaŭ reĝisoris plurajn videofilmojn, inkluzive de Anchorage (1996), projekciita sur du kontraŭaj muroj: Shadow under the Web (1997), Turbulent (1998) produktita de Noire Gallery, Rapture (1999) kaj Soliloquy (1999).

En siaj fotoj kaj filmetoj ŝi montras per bildoj plenaj de streĉiĝo de vualitaj korpoj, de martiroj (viroj aŭ virinoj), submetiĝemaj homoj, kiuj ĉiutage devas trakti perforton kaj terorismon[6].

Lia unua plenlonga filmo aperis en 2009 : Virinoj sen viroj, per kiu ŝi gajnis la "Arĝentan Leonon" por plej la bona enscenigo dum la 66-a Festivalo de Venecio [7] [8] [9].

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Collabora a Wikimedia Commons Wikimedia Commons enhavas bildojn kaj aliajn dosierojn pri Shirin Neshat

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, kun subtekstoj en Esperanto) Shirin Neshat - Arto en ekzilo, TED-filmeto, 2011

(en) Shirin Neshat / Shirin Neshat (alia versio), TED, TED konferencoj

Shirin Neshat, en MYmovies.it, Mo-Net Srl.

(en) Shirin Neshat, en Interreta Filma Datumbazo, IMDb.com.

(en) Shirin Neshat, en AllMovie, All Media Network.

(de, en) Shirin Neshat, en filmportal.de.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (EN) Suzie Mackenzie, An unveiling, in The Guardian, 22 luglio 2000. URL consultato il 30 maggio 2014.
  2. 2,0 2,1 Marco Bona Castellotti (2004), p. 447.
  3. (EN) Claudia La Rocco, Shirin Neshat’s Performa Contribution, in The New York Times, 14 novembre 2011. URL consultato il 30 maggio 2014.
  4. Shirin Neshat e le donne dell'Islam, tra foto e parole d'henné. Arkivita el la originalo je 2010-02-21. Alirita 2020-10-31.
  5. Intervista.
  6. Le donne coraggiose di Shirin Neshat.
  7. Donne senza uomini: intervista video alla regista Shirin Neshat
  8. Games of Desire.
  9. Shirin Neshat – Women Without Men. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2020-10-31.