Saltu al enhavo

Si o vello Sinbad volvese ás illas...

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Si o vello Sinbad volvese ás illas...
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Álvaro Cunqueiro
Lingvoj
Lingvo galega lingvo
Eldonado
Eldondato 1961
Eldonejo Editorial Galaxia
Ĝenro romanomagia realismo
vdr

Si o vello Sinbad volvese ás illas... (Se la maljuna Sinbado revenu al la insuloj...) estas romano strukturita en serio de fantastaj rakontoj fare de la galega verkisto Álvaro Cunqueiro, publikigita en 1961 en la galega lingvo. La ĉefrolulo estas prenita de la rakonto pri Sinbado la Maristo de la verko Mil kaj unu noktoj.

Temas pri romano rakontita en tria persono fare de iu Al-Faris Ibn Iaquim Al Galizí, arabigita heteronimo de la aŭtoro mem (Álvaro filo de Xaquín la galega). Ankaŭ Miguel de Cervantes humure ŝajnigas, ke la rakontisto estas iu falsa arabigita rakontisto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sinbado parolas kun sia juna servisto Sari kaj rakontas al li pri la insuloj Cotovías. Sari ne kredas tion; li diras, ke tiuj ne ekzistas. Sinbado parolas pri kiaj ili estas kaj pri siaj aventuroj tie. Pri la lando Bolanda, Sinbad rakontas la historion kiam li portis al Cainán la malik (reĝo) de Sostar, historion pri ventoj kaj aliaj epizodoj. Sinbado rekonas per flarado la perdinton de la regno Doncel kaj oni rakontas la historion de tiu regno: ĝibulo senkapigas ribelulojn; li malaperigas la regnon, scepte sian nevon kiu fuĝas per truo de la mantelo.

Oni rakontas ankaŭ pri komplika vojaĝo al Basora, navigadoj kaj vrakoj. Je lafino Sinbado estas reveninta al Bolanda kaj estas blinda.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.