Sigmundo Báthori
Sigmundo Báthori | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de marto 1572 en Oradea, Princlando Transilvanio | |
Morto | 27-an de marto 1613 (41-jaraĝa) en Prago, Reĝlando Bohemio, Sankta Romia Imperio | |
Tombo | Katedralo de sankta Vito vd | |
Etno | hungaroj vd | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Báthory vd | |
Patro | Kristoforo Báthori vd | |
Patrino | Isabel Bocskai (en) vd | |
Gefratoj | Gryzelda Bathory (en) vd | |
Edz(in)o | Princess Maria Christina I, Princess of Transylvania (en) (1595–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato politikisto vd | |
Princo de Transilvanio | ||
Dum | 1581/86–1598 | |
Antaŭulo | Kristoforo Báthori | |
Sekvanto | Rudolfo | |
2-a periodo | ||
Dum | aŭgusto 1588 - marto 1599 | |
Antaŭulo | Rudolfo | |
Sekvanto | Andreo Báthori | |
3-a periodo | ||
Dum | 1601 | |
Antaŭulo | Rudolfo | |
Sekvanto | Rudolfo | |
duko de Silezia Opola princlando | ||
Dum | 1604- | |
duko de Silezia Ratibora princlando | ||
Dum | 1604- | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sigismondo BÁTHORI, hungare BÁTHORI Zsigmond, somlyói (naskiĝis 1573 en Várad; mortis la 27-an de marto 1613 en Prago) de la familio Báthory de Somlyó estis princo de Transilvanio. Li estis filo de Kristoforo Báthori, frato de Stefano Báthori.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sigismondo Báthori surtroniĝis post morto de sia patro en 1581, sed memstare ekregis nur en 1588. Laŭ konsiloj de sia onklo Stefano Bocskai kaj la jezuito Carillo Alfonz en 1594 li malligiĝis disde turkoj kaj ekzekutigis la magnatojn kontraŭulajn inter ili, Baltazaro Báthori, al kiu li transdonis sian tronon. La 28-an de januaro 1595 kun imperiestro Rudolfo la 2-a li faris ligon kontraŭturkan. Per la transilvania armeo li reprenis disde turkoj Lippa kaj Jenő, sekve kunagante kun Mikaelo de Valaĥio la 28-an de oktobro ĉe Giurgiu batis la armeon de grandveziro; sed la 26-an de oktobro 1596 ĉe Mezőkeresztes la kuniĝintaj transivaniaj kaj hungaraj armeoj li perdis la batalon. Vidinte ke li estas senkapabla defendi sian landon kontraŭ kolero de turkoj, en 1597 li transdonis ĝin al la imperiestro. Sian decidon li ekpentis kaj la 20-an de aŭgusto 1598 reokupis la tronon. En marto 1599 li denove abdikis favore al sia nevo, kardinalo Andreo Báthori. Post lia morto li denove elektigis sin reganto la 4-an de februaro 1601. Li ricevis ankaŭ la subtenon de nobelaro, sed la 3-an de aŭgusto ĉe Magyargoroszló la armeoj de Basta kaj Mikaelo de Valaĥio malvenkis lin. En julio 1602 li denove abdikis kaj definitive forlasis Transilvanion kaj plu vivis en Ĉeĥujo. Lia regado havis ege negativajn rezultojn sur Transilvanion.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Beletristikaĵoj kaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- András Fáy: A két Báthori (tragedio, Pest, 1827);
- Zsigmond Kemény: Gyulai Pál (romano, Pest, 1847);
- Lajos Bibó: B. Zs. (dramo, Bp., 1927);
- László Passuth: Sárkányfog (romano., Bp., 1960),
- Zoltán Horusitzky: B. Zs. (opero, Bp., 1955).