Silvio Pellico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Silvio Pellico
Silvio Pellico.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1789 (1789-06-24)
en Saluzzo
Morto 31-an de januaro 1854 (1854-01-31) (64-jara)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino [#]
Etno Italoj [#]
Lingvoj itala lingvo [#]
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgoinstruistoĵurnalisto [#]
Verkado
Verkoj Q3828848 ❦
Sir Thomas More ❦
Q15987156 ❦
Eufemio da Messina ❦
Q15987086 ❦
Q15987089 ❦
Q15987090 ❦
Q15987093 ❦
Manfred ❦
Leoniero da Dertona ❦
Poesie inedite [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Silvio Pellico (Saluzzo, 1789Torino, 31-an de januaro 1854) estis itala verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la lernojaroj, li vojaĝis al Lyon, Francio, por komercaj aktivaĵoj. Reire al Italio en 1809, kaj ekloĝis en Milano. Li konatiĝis kun poeto Vincezo Monti kaj kun la verkisto Niccolò Foscolo, pli konata laŭ la nomo Ugo Foscolo. Ekde 1812 li komencis verki, aparte por teatro. Liaj teatraĵoj estis inspiritaj de la klasika tragedio, sed pli forte ligitaj al romantika enhavo.

Lia liberala kaj respublika sinteno kondukis lin al prizono en 1820, pro akuzo aparteni al la movado Karbonarismo. Li estis kondamnita al mortopuno sed la puno estis transformita al trudlaboro dum 15 jaroj, kiun li devis travivi en la Fortikaĵo de Špilberk (Moravio). La imperiestro lin pardonis kaj li estis liberigita en 1830.

En Torino li restis dum iom da tempo ĉe Palazzo Barolo kiel gasto, Pellico tute forlasis siajn politikajn kaj eĉ beletrajn aktivaĵojn. Markizino Barolo sukcesis por li laborpostenon kiel bibliotekisto. Li tamen neniam forgesis siajn prizonulajn spertojn, redonitajn en lia plej notinda libro, nome Le mie prigioni (Miaj prizonoj), de 1832.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Francesca de Rimini (1814)
  • Le mie prigioni (1832)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]