Esperanto-simbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simboloj de Esperanto)
Esperanta stelo

La tradicia esperanta simbolo estas verda, kvinpinta stelo. Ĝi estas ofte portata de esperantistoj en formo de malgranda insigno (ofte sur blanka fono).

Origino[redakti | redakti fonton]

Zamenhof skribis en 1911 pri la kreo de ĉi tiu simbolo:

“Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min S-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko S-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro.”[1]

La asocio kun la verda koloro okazas jene: Zamenhof eldonis sian lingvon sub la pseŭdonimo Dr. Esperanto.

Ĉi tiu nomo poste estis transdonita al la lingvo mem. Verdo estas la koloro de espero kaj do kompreneble simbolo por Esperanto.

La reformprojekto Ido, kiu aperis el Esperanto, uzas sespintan stelon kiel modifon de la Esperanta stelo, kiu tamen ne plu estas verda.

Flago[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-flago.
Esperanto-flago

La Esperanta flago aperis ankaŭ en la ekspansio de la verda stelo. Ĝi konsistas el verda fono kun blanka kvadrato kun esperanta stelo en la supra maldekstra angulo. La verdo de la flago laŭsupoze simbolas esperon, la blanko simbolas pacon kaj la kvinpinta stelo signifas la kvin kontinentojn. Laŭ rekomendo de la estraro de la Universala Esperanto-Asocio, 3: 2: 1: 0,35 (longo: alto: blanka kvadrato: radiuso de la stelo) estas donita kiel la formato de la flago[2]. La verda tono havas la CMFN-kolorajn valorojn 79%, 22%, 99%, 5% (kiuj respondas al PANTONE 363 C)[3].

Jubilea simbolo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jubilea simbolo.
Jubilea simbolo

La ankaŭ verda Jubilea simbolo, kiu estis enkondukita de la Flandra Esperanto-Ligo en la 100-jara datreveno de la lingvo en 1987, estas ankaŭ uzata de esperantistoj kiel simbolo de rekono. Ĝi reprezentas du kontraŭajn E-ojn, kiuj memorigas geometrian globon laŭ sia formo.

Himno[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Espero.

La poemo de Zamenhof La Espero estas konsiderata la himno de Esperanto, kiu temas pri mondpaco, unueco kaj la daŭraj benoj de neŭtrala lingvo[4]. Ĉar la agordo neniam estis normigita, ekzistas nun kvar malsamaj versioj de ĝi.

Simbolo de la malnoviĝinta esperanta valuto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Brita Esperantisto, numero 86, paĝo 34, februaro 1912.
  2. UEA-Jarlibro 2006, paĝo 273. Estas nekonate, kiam la estraro de UEA faris ĉi tiun decidon.
  3. UEA, Roterdamo, Nederlando
  4. Himno Esperantista (Memento de la 9a de februaro 2006 en la Interreta Arkivo) Enciklopedio de Esperanto, literoj H kaj Ĥ, ŝlosilvorto Himno Esperantista.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]