Richard Francis Burton
Sir Richard Francis BURTON, Ordo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, (naskiĝis la 19-an de marto 1821 en Torquay, Devonshire, Anglio; mortis la 19-an de oktobro 1890 en Triesto) estis brita konsulo, esploristo, tradukisto, glavisto kaj fakulo pri orientalistiko.
Li regis multajn orientalajn lingvojn kaj vojaĝis vestita kiel pilgrimanto sole al Mekao, kiu estis malpermesita por kristanoj tiam, kaj daŭre estas nun. Li tradukis multajn verkojn, inter aliaj La Mil kaj unu noktoj, la odorantan ĝardenon kaj la Kamasutro al la angla. Kiel esploristo li laboris interalie pri astrokartografio.
Li vojaĝis dum 1857 kun John Hanning Speke al Afriko, por malkovri la grandajn lagojn kaj la fontojn de la Nilo. Tiam, en la jaro 1858 li malkovris la lagon Tanganjiko, kiun li opiniis esti la fonto de la Nilo. En 1861 li sukcesis kune kun la germana botanikisto Gustav Mann atingi kiel unuaj la pinton de la monto Kameruno.
Li vizitis la Mormonismo-profeton Brigham Young en la ĵus fondita Salt Lake City, vojaĝis tra la mondo kaj verkis multajn librojn. Poste li laboris kiel brita konsulo en Triesto, Damasko kaj Fernando Poo. Li ankaŭ estis konsulo en Santos, Brazilo, kaj vojaĝis tra la Brazila internlando laŭ la rivero São Francisco.
En 1866 li ricevis la honoran titolon Sir.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Sindh and the races that inhabit the valley of the Indus" (Londono 1850)
- "Goa and the Blue Mountains" (London 1851)
- "Personal narrative of a pilgrimage to El Medinah and Meccah" (Londono 1855)
- "First footsteps in East Africa; or, An Exploration of Harar" (1856)
- "The Kasidah of Haji Abdu El-Yezdi"
- "Zanzibar" (Londono 1872)
- "Unexplored Syria" (Londono 1872)
- "Ultima Thule" (1875)
- "Two Trips to Gorilla Land" (1876)
- "The Land Midian" (1877)
- "The Gold-Mines of Midian and the ruined Midianite cities (1878)
- "The Land of Midian revisited" (1879)
- "The Book of the Sword" (1883)
- "Vikram and the Vampire" (1893)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- "The Kama Sutra of Vatsyayana" (1883), "Kamasutro"
- "The Book of The Thousand Nights And A Night" (1885-88), "La Mil kaj unu noktoj"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La vivo de Sir Richard Burton Arkivigite je 2004-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- TTT-ejo pri la tombo de Sir Burton Arkivigite je 2005-10-31 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- TTT-ligiloj pri Sir Richard F. Burton Arkivigite je 2009-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Kelkaj verkoj de Burton, legeblaj en interreto (angle):
- Personal Narrative Of A Pilgrimage To Al-Madinah and Meccah -- Volume 1
- Personal Narrative Of A Pilgrimage To Al-Madinah and Meccah -- Volume 2
- Vikram and the Vampire
- Verkoj de Burton, legeblaj ĉe la retejo de la Universitata biblioteko de Adelaide Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine